Fokusoj de la Semajno (Sep. 28)

(GMT+08:00) 2018-09-28 11:40:19     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio lunde publikigis blankan libron por klarigi la faktojn koncernajn al ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj, montri sian sintenon pri komercaj disputoj kun Usono kaj serĉi raciajn solvojn.

Kun la antaŭparolo, la blanka libro de 36 000 ĉinaj ideogramoj konsistas el ses partoj, kiuj estas reciprokprofita kaj kungajna ĉina-usona kunlaboro en komerco kaj ekonomio, klarigo de la faktoj pri ĉina-usonaj komercaj kaj ekonomiaj rilatoj, la komercaj protektismaj praktikoj de la usona registaro, la komercaj tiranaj praktikoj de la usona registaro, damaĝo de la malkonvenaj praktikoj de la usona registaro al tutmonda ekonomio kaj la sinteno de Ĉinio.

La blanka libro diris, ke Ĉinio estas la plej granda evoluanta lando de la mondo kaj Usono estas la plej granda evoluinta lando. Komercaj kaj ekonomiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas tre gravaj por la du landoj kaj ankaŭ por la stabileco kaj disvolviĝo de la monda ekonomio. Ĝi diris, ke la du landoj troviĝas en malsamaj etapoj de disvolviĝo kaj havas malsamajn ekonomiajn sistemojn, tial ia komerca disputo estas tute natura. Tamen la ŝlosilo estas kiel plibonigi reciprokan fidon, antaŭenigi kunlaboron kaj trakti malkonsentojn.

La ĉina registaro publikigis la blankan libron por klarigi la faktojn pri ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj, montri la sintenon de Ĉinio pri komercaj disputoj kun Usono kaj serĉi raciajn solvojn.

Proparolanto de la ĉina armeo diris marde, ke Ĉinio estas forte malkontenta pri kaj rezolute oponas kontraŭ la planita armila vendo de Usono al Tajvano.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Nacia Defendo, Ren Guoqiang, diris, ke la ĉina armeo postulas seriozan traktadon kun la usona flanko pri la afero.

Ren faris la rimarkojn, post kiam la usona registaro informis kongreson pri sia decido vendi armilojn kun la valoro de ĉirkaŭ 330 milionoj da usonaj dolaroj al Tajvano. Ren diris, ke Tajvano estas parto de Ĉinio kaj la principo de unu Ĉinio estas la politika bazo de ĉina-usonaj rilatoj. La usona decido severe malobservis la principon de unu Ĉinio kaj regulojn de tri Ĉina-Usonaj Komunaj Komunikaĵoj, intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio, malutilis la suverenecon kaj sekurecajn interesojn de Ĉinio, kaj grave damaĝis ĉina-usonajn rilatojn, rilatojn inter la du armeoj, kaj ankaŭ pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo. Li aldonis, ke la ĉina flanko forte urĝas la usonan flankon sekvi principon de unu Ĉinio kaj la regulojn de la Ĉina-Usonaj Komunaj Komunikaĵoj, tuj nuligi armilan vendon al Tajvano, kaj haltigi militan kontakton kun Tajvano inkluzive de armila vendo, por ne difekti rilatojn inter la du landoj kaj inter la du armeoj kaj ankaŭ pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, merkrede vokis al la internacia komunumo kune klopodi kaj rekomenci sinceran dialogon por komplete elimini nukleajn armilojn kaj realigi la promeson de nuklea malarmado.

La ĝenerala sekretario faris la alvokon en altnivela plena kunveno memorfestanta la Internacian Tagon por Kompleta Elimino de Nukleaj Armiloj, kiun okazigis la 73a Ĝenerala Asembleo de la UN. Li rimarkigis, ke nukleaj armiloj konsistigas gravan minacon al la tuta mondo kaj la homaro, kaj la sola vojo al emilino de tiu ĉi minaco estas komplete forigi nukleajn armilojn. Li vokis al Usono kaj Rusio, la plej grandaj posedantoj de nukleaj armiloj en la mondo, rekomenci dialogon pri nuklea malarmado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin