Tutmonda disputo inter unuflankeco kaj multflankeco

(GMT+08:00) 2018-09-28 15:47:32     Redaktoro:Selena

En la 73a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN en Nov-Jorko, okazis varma disputo inter unuflankeco lanĉita de usona prezidento Donald Trump kaj multflankeco akcentita de Antonio Guterres kaj plejpartaj reprezentantoj.

Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de la UN, montris, ke fronte al tutmondaj defioj, kolektiva agado bazita de ĝeneralaj scioj estas sola elirejo. Franca prezidento Emmanuel Macron alvokis forlasi leĝon de la ĝangalo. EU deklaris plu subteni komercajn rilatojn kun Irano kaj starigi novan pagsistemon por eviti sankciojn el Usono. Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke necesas defendi ŝlosilan rolon de la UN en internaciaj aferoj.

UN estas plej grava platformo por praktiki multflankecon, sed ne scenejo por prezenti unuflankecon. Kvankam politiko de forto ankoraŭ ekzistas en la mondo, tamen antaŭenpuŝo de la internacia ordo al pli justa kaj racia disvolviĝo estas ĉefflua alvoko de la internacia komunumo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin