Fokusoj de la Semajno (Okt. 12)

(GMT+08:00) 2018-10-12 08:59:57     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis gratulan mesaĝon al Barham Salih pro lia elektiĝo kiel iraka prezidento.

En la mesaĝo, Xi diris, ke li ĝojas vidi, ke en la lastaj jaroj Ĉinio kaj Irako havis tradician amikecon, profundigis sian politikan reciprokan fidon, rapide disvolvis sian pragmatan kunlaboron kaj striktigis interpopolajn interŝanĝojn. Xi esprimis sian esperon, ke sub la gvidado de Salih, Irako progresos en politika repacigo kaj ekonomia rekonstruado, kaj antaŭen marŝos en serĉado de evoluiga vojo taŭga al propraj naciaj kondiĉoj. Xi diris, "Mi atribuas grandan gravecon al la ĉina-irakaj rilatoj kaj pretas labori kun vi, prenante la okazon de la 60a datreveno de la starigo de diplomatiaj interligoj inter Ĉinio kaj Irako por akceli pli grandan disvolviĝon en nia strategia partnereco kaj alporti profitojn al la du nacioj kaj popoloj."

La 2an de oktobro, la iraka parlamento elektis Salih kiel la novan prezidenton de la lando.

Ĉinio donacis 800 elektrajn transformilojn kaj elektrajn kablojn al la siria registaro, celante helpi rekonstrui difektitan infrastrukturon en la lando suferanta militon.

La oficiala ceremonio de akcepto de la donaco okazis ĉe la haveno de la marborda urbo Latakia merkrede. La donaco estis transportita al la haveno antaŭ kelkaj tagoj.

Ma Xuliang, aferŝarĝito de la ĉina ambasadorejo en Damasko, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua ĉe la haveno, ke elektroprovizado estas grava por plibonigi la infrastrukturon en Sirio. Li diris, ke fakte, ĉi tiuj liveraĵoj povas ludi gravan rolon en plibonigo de la vivkondiĉoj, infrastrukturo kaj publika servo de la siria popolo. Li emfazis, ke la lastatempa kontribuo el serio da diversaj ĉinaj helpoj, estas parto de klopodoj por helpo al la rekonstruo en Sirio. Li aldonis, ke en la estonteco, Ĉinio liveros pli da humanitaraj helpoj laŭ la bezono de Sirio kaj sia kapablo.

Nobelpremio pri Ekonomiko 2018, aŭ oficiale la Premio Sveriges Riksbank pri Ekonomikaj Sciencoj por Memoro de Alfred Nobel, lunde estis aljuĝita al William Nordhaus kaj Paul Romer.

Laŭ oficiala deklaro publikigita de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj, Nordhaus estis premiita pro anekso de klimatŝanĝiĝo al longtempa makroekonomika analizo kaj Romer pro integriĝo de teknologia novigo al longtempa makroekonomika analizo.

La deklaro aldonis, ke la rezultoj de la du usonaj ekonomikistoj rimarkinde vastigis la ekonomian analizon per konstruado de modeloj, kiuj klarigas, kiel la ekonomia merkato interagas kun naturo kaj scio.

Romer diris al reta gazetara konferenco, ke li ricevis du telefonvokojn ĉi-matene kaj respondis al neniu el ili, pensante, ke ili estas spamoj, kaj li tute ne atendis la premion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin