ŜKO alvokis oponi ĉian komercan protektismon

(GMT+08:00) 2018-10-13 14:24:45     Redaktoro:Yu

La dutaga 17a kunveno de la Konsilio de Registaraj Estroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) fermiĝis vendrede en la taĝika ĉefurbo Duŝanbo. Komuna komunikaĵo publikigita post la kunveno emfazis, ke ĉiuj membroŝtatoj de la organizo devas firmigi plu multflankan komercan sistemon kaj oponi ĉian komercan protektismon.

Dum la kunveno, kelkaj gvidantoj, inkluzive de rusa ĉefministro Dmitry Medvedev, kondamnis protektismajn agojn, unuflankajn sankciojn kaj politikan ĉantaĝon de iuj landoj, kio reflektis, ke la ŜKO ludas pli kaj pli gravan rolon en opono kontraŭ komerca protektismo kaj protekto de multflankeco.

Ĉina ĉefministro proponis komenci la studon pri efektivigebleco de liberkomerca regiono de la ŜKO kaj iom post iom striktigi konstituciajn aranĝojn de regiona ekonomia kunlaboro. La ŜKO okupas proksimume duonon de la monda loĝantaro, kaj la malneta enlanda produkto de la membroŝtatoj konsistigas pli ol 20% de la tuta mondo. La konstruado de tiel vasta liberkomerca regiono estas malfacila. Sed laŭ la nuna tendenco de rapida disvolviĝo de la organizo, estiĝis bazaj kondiĉoj por konstruado de la liberkomerca regiono. Unue, inter la membroŝtatoj estas bona politika reciproka fido kaj oftas personaj kontaktoj inter la gvidantoj. Krome, la membroŝtatoj estas rektaj profitantoj kaj firmaj subtenantoj de libera komerco kaj regiona kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin