Ĉinio bonvenigas eŭropajn landojn partopreni en importa ekspozicio

(GMT+08:00) 2018-10-16 14:28:44     Redaktoro:Selena

Antaŭ la 12a Azieŭropa Pintkunveno en Bruselo, Zhang Ming, estro de la ĉina misio al la Eŭropa Unio, diris dum intervjuo kun la eŭropa komunikilo Euractive, ke la okazigo de la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estas grava decido de la ĉina registaro por nova altkvalita pordmalfermo kaj ankaŭ grava politika rimedo kaj agado de Ĉinio por plua malfermo de la merkaton al la mondo.

Zhang diris, ke nun protektismo leviĝas, kio alportas negativan influon al la monda ekonomio. Li aldonis, ke sub tia situacio, la okazigo de la unua nacia ekspozicio kun importo kiel la temo en la mondo ne nur utilas al grandigo de importado kaj akcelo de ekvilibra disvolvado de la ekstera komerco; sed ankaŭ helpas plibonigi strukturon de provizado, akceli altkvalitan evoluon de la ĉina ekonomio kaj pli bone kontentigi pliiĝantan postuladon de homoj pri pli bona vivo. Cetere, la importa ekspozicio servas por stabiligi anticipon de la internacia merkato kaj montri la fidon kaj decidon de Ĉinio pri plivastigo de pordmalfermo.

Zhang bonvenigas eŭropajn landojn partopreni en la ekspozicio por ke ĝi estu malferma platformo de la internacia komerco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin