(video)#2018ImportaEkspozicio Andrew Ahn rekomendas kelkajn bongustaĵojn el Koreio

(GMT+08:00) 2018-10-23 17:41:28     Redaktoro:Li


Saluton karaj amikoj, mi estas Andrew Ahn, mi venas el Koreio, hodiaŭ mi volas rekomendi kelkajn bongustaĵojn el mia hejmloko.

La unua estas Paprika Saŭco. Kiam oni priparolas paprikan saŭcon, oni ofte pensas pri rizo spicita per saŭco. Fakte, vi povas kuiri multajn bongustajn pladojn per paprika saŭco. Ekzemple vi povas per ĝi pekli viandon, fari akragustan supon, ktp.

Kio estas la dua? Vidu! Ĝi estas kimĉio. Ĝi estas la plej grava elemento de korea kuiraĵo. Ĝi estas iomete acida, akra, fragila kaj iomete dolĉa. Ni ofte uzas ĝin por fari kimĉan kukon, stufi porkaĵon. Ĝi estas tre bongusta.

La tria estas korea fama vino, rizvino. Ĝi estas blanka, acida kaj dolĉa, estas farita el rizo. Ĝi bone ekscitas la apetiton kaj helpas al digesto. Mi tre ŝatas trinki ĝin kiam mi manĝas kimĉon aŭ kimĉan kukon.

La lasta rekomendita estas miela kaj pampelmusa teo. Kiam mi ankoraŭ estis infaneto, mi ofte trinkis ĝin en vintro, ĉar ĝi havas sufiĉan vitaminon C, kiu povas altigi homan rezistemon kontraŭ malsanoj. Ĝi estas mia plej ŝatata trinkaĵo en vintro.

Karaj amikoj,jen estas la kvar bongustaĵoj kiujn mi volas rekomendi al vi,

mi esperas ke ili plaĉos al vi! Dankon!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin