Fokusoj de la Semajno (Okt. 26)

(GMT+08:00) 2018-10-26 10:04:22     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Rusa prezidento Vladimir Putin diris merkrede, ke Rusio faros alcelan reagon al la retiro de Usono el Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo.

Putin faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun vizitanta itala ĉefministro Giuseppe Conte post intertraktado. Li diris, ke se Usono sin retiros el Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo kaj liveros al Eŭropo mezdistancajn kaj mallongdistancajn misilojn, Rusio tuj komencos alcelan reagon. Li rimarkigis, ke eŭropaj landoj devas scii, ke konsento kun Usono pri liverado de mezdistancaj kaj mallongdistancaj misiloj al Eŭropo signifas, ke ili estas submetitaj al ebla atako de misiloj, kaj tio ne konformas al iliaj interesoj.

Putin diris, ke Usono akuzis Rusion pri malobservo de la traktato por nur serĉi pretekston por sia retiro el la traktato. Usono neniam liveris atestojn de malobservo de Rusio, kaj ĝi mem konstante malobservas la traktaton per la agoj, inkluzive de lokado de antimisila sistemo kaj uzo de ofensiva senpilota aviadilo en Rumanio.

La sud-korea registaro marde aprobis la Pjongjangan Deklaracion, kiu estis subskribita en la tria pintkunveno inter sud-korea prezidento Moon Jae-in kaj Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko, septembre en Pjongjango.

La deklaracio estis ekzamenita kaj aprobita dum kunveno de la kabineto, prezidata de prezidento Moon, kiu subskribos kaj ratifos la deklaracion.

Laŭ la Pjongjanga Deklaracio, la du flankoj konsentis fini malamikajn rilatojn, fortigi kunlaboron kaj interŝanĝojn kaj sennukleigi la Korean Duoninsulon.

La kabineto aprobis ankaŭ la ampleksan militan interkonsenton, kiu estis subskribita de defendaj estroj de la du landoj dum la pjongjanga pintkunveno. Laŭ la milita interkonsento, la du landoj konsentis ĉesigi ĉiujn malamikajn agojn en landlimaj regionoj per starigo de bufra zono laŭlonge de la peze armita landlimo.

Moon diris dum la kunveno de la kabineto, ke plibonigi interkoreajn rilatojn kaj mildigi militan streĉecon povas akceli la kompletan sennukleigon de la Korea Duoninsulo.

Administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio, prezidita de ĉefministro Li Keqiang en lundo, decidis, ke la registaro prenos pli da rimedoj por solvi la zorgojn de la entreprenoj identigitajn dum inspektaj vojaĝoj de la Ŝtata Konsilio, certigi plenan efektivigon de ĉiuj porkomercaj politikoj kaj konstrui nacian reglamentan sistemon de Interreto Plus por fari la registaran reglamentadon pli inteligenta, pli normigita kaj pli bone alcela.

La ĉina registaro donas grandan gravecon al plibonigo de la komerca medio. Ĉefministro Li Keqiang rimarkigis, ke tre grave estas profundigi la reformon de registaraj funkcioj por evidente plibonigi la komercan medion kaj fortigi merkatan fidon. Li diris, "Ni bezonas nutri komercan medion, kiu estas akcelata de merkato kaj bazita sur leĝoj kaj plenumas internaciajn normojn. La reformo de la registaraj funkcioj en la lastaj jaroj liveris efektivajn profitojn al merkataj entoj. Ankaŭ la internacia komunumo konsideras plibonigon de nia komerca medio kiel gravan kondiĉon por kunlaboro kun Ĉinio.

La kunveno decidis, ke la registaro devas duobligi siajn penadojn por krei pli favoran komercan medion per solvado de urĝaj zorgoj de entreprenoj, efektivigo de ĉiuj stimulaj politikoj kaj forigo de obstakloj al komerca disvolviĝo por fortigi la fidon kaj konkurencivon de entreprenoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin