Ĉinio ekiris denove por reformo kaj pordmalfermo

(GMT+08:00) 2018-10-26 12:46:05     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lastatempe dum sia inspekta vojaĝo al la provinco Guangdong, pioniro de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, ke Ĉinio amplekse profundigos la reformon kaj vastigos pordmalfermon por krei novan kaj pli grandan miraklon al la mondo.

La rimarkoj de Xi sendis al la mondo klaran kaj fortan signalon, ke ju pli kompleksaj estas la cirkonstancoj, des pli firma estas la decido de Ĉinio pri pli produnda reformo, kio aldonis certecon al la necerta mondo.

La nuna mondo alfrontas senprecedence ŝanĝiĝeman situacion: unuflanke, multpolariĝo kaj ekonomia tutmondiĝo akcelas alĝustigon de la internacia ordo kaj ekonomia strukturo, kaj ĉiuj landoj antaŭenigas altkvalitan disvolvadon per transformiĝo kaj novigo, kaj aliflanke, la leviĝo de unuflankeco, protektismo kaj popolismo kaj eskaladiĝo de komerca konflikto alportas al la mondo pli da riskoj kaj aldonas malsupreniran premon al la ĉina ekonomio.

Kiel oni solvas tiujn demandojn en la disvolvado? Prezidanto Xi emfazis dum la inspekta vojaĝo en Guangdong, ke reformo kaj pordmalfermo estas ŝlosila rimedo, kiu decidas la sorton de moderna Ĉinio.

Ĉinio profundigos la reformon per kvar ĉefaj apogpunktoj. Unue, Ĉinio rapidigos la paŝojn de konstruado de la kapablo de sendependa novigo. Due, la manufakturado de Ĉinio akcelos ciferecigon kaj intelektigon. Trie, Ĉinio altigos sian pordmalfermon al nova nivelo per konstruado de liberkomercaj zonoj kaj la Grandgolfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao. Krome, Ĉinio atribuos pli grandan gravecon al ekvilibra kaj akordigita disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin