Estonteco de Grandgolfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao superos imagitan

(GMT+08:00) 2018-10-29 19:03:16     Redaktoro:Yu

Li Zexiang, profesoro el la Honkonga Universitato de Sciencoj kaj Teknikoj, diris, ke studentoj de la universitato povas ĝisdatigi sian dezajnon de roboto en proksimume unu monato, sed la prilaborado de nova roboto bezonas maksimume du tagojn en Shenzhen.

Li kaj Wang Tao, studento de la Honkonga Universitato de Sciencoj kaj Teknikoj kune establis la firmaon DJI, fabrikanton de senpilotaj aviadiloj en Shenzhen en 2006. Nun la firmao okupas duonon de la produkto de senpilotaj aviadiloj en la mondo. Li diris foje dum intervjuo, ke la sukceso de DJI estas la ekzemplo de kombinado de avantaĝoj de Honkongo kaj Shenzhen.

Ĝuste pro tiu ĉi konsidero Ĉinio decidis konstrui la Grandgolfan Regionon de Guangdong, Honkongo kaj Makao, kunligante 11 urbojn, por doni plenan ludadon al teknologiaj entreprenoj kaj kompleta manufaktura ĉeno en Guangdong-provinco kaj elvolvi la avantaĝojn de Honkongo en la kampoj de financo, juro kaj ŝipveturigo kaj tiujn de Makao kiel monda turisma centro.

La grandgolfa regiono kun pli ol 68 milionoj da loĝantoj fariĝos unu el la plej grandaj urbaroj de la mondo. Ĝia malneta regiona produkto kalkuliĝas al proksimume 1 500 miliardoj da usonaj dolaroj. Ĝi fariĝos la kvara pintklasa bazo de teknologia novigo kaj supera manufakturado post Nov-Jorko, San-Francisko kaj Tokia Golfo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin