Novigado ne povas esti antaŭenigita sen privataj firmaoj en Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-10-30 19:05:10     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping emfazis lastatempe dum sia inspekta vojaĝo al la provinco Guangdong, ke novigado, kreado kaj entreprenado ne povas esti antaŭenigitaj sen malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj en Ĉinio, kaj la partiaj komitatoj kaj registaroj sur diversaj niveloj devas krei pli bonajn kondiĉojn en politiko, financado kaj komerca medio por disvolvado de privataj entreprenoj, malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj. Li ankaŭ esperis, ke privataj entreprenoj, malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj koncentros energion sur siajn ĉefajn produktojn kaj donos gravecon al sendependa novigado por realigi novan disvolviĝon.

Estis la tria fojo en unu monato, ke Xi instigis al la privata sektoro kaj malgrandaj firmaoj sin dediĉi al novigado, kio reflektis grandan gravecon atribuitan de la registaro al novigado. Granda espero estis metita ankaŭ sur privatajn firmaojn, kiuj konsistigas duonon de la ĉina ekonomio.

Ĉinaj privataj firmaoj kontribuis al la lando per pli ol 50% da impostpago, 60% da malneta enlanda produkto, 70% da teknologia novigo kaj 80% da urbaj laborpostenoj en la pasintaj jaroj. Ĉinaj altranguloj kelkfoje esprimis la subtenon al privataj firmaoj.

En oktobro de la lasta jaro, la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio prezentis la celon konstrui modernigitan ekonomian sistemon kaj emfazis rapidigi la pasojn de la konstruado de industria sistemo kun akordigita disvolvado de reala ekonomio, teknologia novigo, moderna financo kaj homaj resursoj. Ĉi-jare dum la du politikaj sesioj, Xi akcentis dum grupa diskuto kun membroj de la delegacio de la provinco Guangdong, ke novigado estas la unua produkta forto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin