Privata ekonomio ekspluatas "bluan oceanon" de novaj industrioj de Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-10-31 18:50:44     Redaktoro:Yu

En la nuna mondo, la ekonomia kresko malradipiĝas, kaj komercaj konfliktoj pliiĝas. En tia situacio, nutrado de novaj industrioj fariĝas strategio de diversaj landoj por altigo de internacia konkurenca kapablo. En la pasintaj jaroj, la privata ekonomio de Ĉinio fokusiĝis al la postulado de enlanda kaj internacia merkato por ekspluati la "bluan oceanon" de novaj industrioj.

Por Ĉinio, realigi altkvalitan disvolviĝon de la ekonomio estas ne la kontraŭrimedo, sed la nepra vojo de granda ekonomio al potenca ekonomio. Ĉinio delonge koncentras sian energion sur novajn teknologiojn, novajn industriojn, kaj novan modelon de disvolvado por altigi sian konkurencan kapablon.

Antaŭ du jaroj, Ĉinio publikigis la nacian planon pri disvolvado de strategiaj novaj industrioj en la venontaj kvin jaroj. Laŭ la plano, la aldon-valoro de strategiaj novaj industrioj okupos 15% de la malneta enlanda produkto de la lando, formante kvin novajn industriajn kolonojn kun la produktvaloro de 10 duilionoj da juanoj kaj nutrante novajn punktojn de ekonomia kreskado, kaj per tio ĉiujare estos aldonitaj pli ol miliono da laborpostenoj.

En la pasintaj 40 jaroj, la privata ekonomio de Ĉinio rapidege disvolviĝis, kaj nun ĝi gvidas la altkvalitan disvolvadon de Ĉinio. Samtempe, la disvolviĝo de privataj firmaoj reflektas la unikan spiriton de diligentaj ĉinoj. Privataj firmaoj kontribuos al konstruado de modernigita ekonomia sistemo per sia novigemo kaj metiisteco kaj kreos novan miraklon en emerĝantaj industrioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin