Du valoraj donacoj de Ĉinio al mondo

(GMT+08:00) 2018-11-01 18:44:21     Redaktoro:Yu

Ekde la 1a de novembro Ĉinio malaltigas tarifojn sur importitaj produktoj por 1 585 impostodetaloj. Estas la dua fojo, ke Ĉinio evidente malaltigas tarifojn en tiu ĉi jaro. Ĝi unuafoje anoncis malaltigi tarifojn por 1 449 detaloj ekde la 1a de julio. La ĝenerala nivelo de tarifoj estis malaltigitaj de 9,8% en la lasta jaro ĝis 7,5% ĉi-jare, kaj pro tio impostpago de firmaoj kaj konsumantoj estis reduktita per ĉirkaŭ 60 miliardoj da juanoj.

La 5an de novembro en Ŝanhajo malfermiĝos la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Pli ol 3 000 entreprenoj el 130 landoj kaj regionoj partoprenos en la okazaĵo por vastigi la merkaton de internacia komerco por siaj produktoj kaj kontentigi diversajn postuladojn de ĉinaj kaj eĉ tutmondaj konsumantoj.

La malaltigo de tarifoj estas grava rimedo alprenita de Ĉinio por profundigi reformon kaj pordmalfermon. En aprilo de la kuranta jaro en Boao-Forumo por Azio, ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis novajn rimedojn de Ĉinio por vastigo de pordmalfermo. Poste la lando lanĉis multajn rilatajn politikojn kaj rimedojn por faciligi investadon de fremdlandaj komercistoj en Ĉinio. Samtempe lando atribuas grandan gravecon al la protekto de rajtoj de intelekta proprieto.

La malaltigo de tarifoj kaj okazigo de la importa ekspozicio sendube forte antaŭenpuŝos la reformon kaj pordmalfermon de Ĉinio kaj kreos pli da dividendo por entreprenoj kaj popoloj de diversaj landoj.

La Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) merkrede okazigis kunvenon por analizi la nunan ekonomian situacion kaj aranĝi la ekonomian laboron de la lando.

La kunveno, prezidita de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke Ĉinio realigis daŭran kaj sanan ekonomian kaj socian disvolviĝon en tiu ĉi jaro. Laŭ deklaro publikigita post la kunveno, en la unuaj tri trimestroj, la lando realigis ĝeneralan ekonomian stabilecon kun konstanta progreso, kaj la ekonomia funkciado estis en konvena gamo. La deklaro diris, ke Ĉinio intensigos la laboron pri la reformo kaj pordmalfermo, firme akcelos altkvalitan disvolvadon, antaŭenigos komunan disvolvadon de ekonomio kun malsamaj tipoj de proprieto, aktive kaj efike uzos fremdlandajn investojn kaj protektos laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de fremdlandaj entreprenoj en la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin