Komentista artikolo de ĈCTV gratulas al Ĉina Internacia Importa Ekspozicio

(GMT+08:00) 2018-11-04 13:35:48     Redaktoro:Yu

La retejo de la Ĉina Centra Televido dimanĉe publikigis komentistan artikolon "Disvolviĝo de Ĉinio: Oportuno por la Mondo", esprimante varman gratulon al la malfermiĝo de la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.

La artikolo diris, ke lunde, la 5an de novembro en Ŝanhajo malfermiĝos la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Ĝi altris pli ol 3 000 firmaojn el diversaj partoj de la mondo, kuniĝante komercajn resursojn de la tuta mondo. Politikaj gravuloj kaj komercaj personoj el proksimume 150 landoj kaj regionoj kaj estroj de internaciaj organizoj ĉeestos la okazaĵon kaj kune designos planon pri disvolvado de la monda komerco. La ekspozicio, planita, proponita kaj antaŭenigita de ĉina prezidanto Xi Jinping, estas la unua nacia grandioza kunveno kun la temo de importado okaze de la 40a datreveno de la reformo kaj pordmalfermo en Ĉinio. Xi diris, ke ĝi estas ne kutima ekspozicio, sed politika manifesto kaj agado de Ĉinio por malfermo de la merkato. La rimarkoj de Xi plene reflektis la rezolutecon kaj fidon de Ĉinio pri pli vasta malfermo. Ĉinio manifestis per efektivaj agoj, ke ĝi neniam fermos sian pordon, sed plilarĝigos la malfermon al la ekstero.

La artikolo diris ankaŭ, ke Ĉinio volas preni la ekspozicion kiel okazon por realigi pli vastajn interŝanĝojn kaj reciprokprofitan kunlaboron kaj akceli disvolvadon de la monda ekonomio en pli malferma, inkluziva, reciprokprofita, ekvilibra kaj kungajna direkto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin