Ĉinio ellaboris 3 politikojn por plivastigi malfermon en Ŝanhajo kaj aliaj lokoj

(GMT+08:00) 2018-11-05 11:04:43     Redaktoro:Ĝoja

Lunde Ĉinio deklaris 3 politikojn por plivastigi malfermon en Ŝanhajo kaj aliaj lokoj.

Tiutage en Ŝanhajo ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio aldonos novan areon al la ŝanhaja liberkomerca eksperimenta zono kaj stimulos kaj subtenos Ŝanhajon akumuli pli da kopigeblaj kaj disvastigeblaj spertoj pri stimulo de investa kaj komerca liberigo; instalos fakon pri scienc-teknika novigo en la Ŝanhaja Biloborso, faros provon de registrado kaj subtenos konstruadon de internacia financa centro en Ŝanhajo kaj centro de scienc-teknika novigo; kaj subtenos integriĝan evoluon de Ŝanhajo, Zhejiang, Jiangsu kaj aliaj lokoj en la delto de Jiangzio kiel ŝtatan strategion kaj kune kun konstruo de "Zono kaj Vojo", perfektigos aranĝon de ĉinaj malfermo kaj reformo per tiu integriĝa evoluado kaj komuna disvolvado de Pekino, Tianjin kaj Hebei, disvolvado de ekonomia zono de Jiangzio kaj konstruo de la Grandkolfa Regiono de Guangdong, Hongkong-o kaj Makao.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin