Prezidanto Xi emfazis pli vastan pordmalfermon

(GMT+08:00) 2018-11-05 15:01:21     Redaktoro:Yu

La unua ŝtat-nivela ekspozicio de la mondo kun la temo de importado malfermiĝis lunde en Ŝanhajo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris la malfermiĝon de la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kiu estis planita por la periodo de la 5a ĝis la 10a de novembro. Entute 172 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj el la kvin kontinentoj eksponos siajn disvolvajn atingojn kaj internacian figuron en la ekspozicio. Pli ol 3 600 kompanioj el diversaj landoj okazigos diskutojn kaj serĉos komunan disvolvadon kun ĉinaj kaj alilandaj aĉetantoj.

Xi diris en sia parolado en la malferma ceremonio, ke okazigo de la importa ekspozicio estas grava decido de Ĉinio por plua altnivela pordmalfermo kaj grava rimedo de Ĉinio por malfermo de la merkato al la mondo. La ekspozicio reflektas la konvencian starpunkton de Ĉinio pri subteno al multflanka komerca sistemo kaj akcelado de libera komerco kaj estas efektiva agado de Ĉinio por konstruado de aperta monda ekonomio kaj ekonomia tutmondiĝo.

Xi anoncis, ke Ĉinio pli intense antaŭenigos la pordmalfermon per kvin paŝoj. Unue, Ĉinio plimalaltigos tarifojn sur importitaj varoj, reduktos instituciajn kostojn de importado kaj akcelos disvolvadon de translanda elektronika komerco. Due, Ĉinio kontinue malstreĉos la merkataliron. Trie, Ĉinio kreos pintklasan internacian komercan medion. Produktoj kaj servoj importitaj de Ĉinio en la venontaj 15 jaroj estas taksitaj al pli ol 30 duilionoj da usonaj dolaroj kaj pli ol 10 duilionoj da dolaroj respektive. Kvare, Ĉinio forĝos novajn terenojn de pordmalfermo. Krome, Ĉinio antaŭenpuŝos disvolvadon de multflanka kaj duflanka kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin