Ĉinio senĉese injektos energion en konstruadon de aperta ekonomio

(GMT+08:00) 2018-11-05 15:01:21     Redaktoro:Yu

La monde unua ŝtat-nivela ekspozicio kun la temo de importado malfermiĝis lunde en Ŝanhajo. Ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris la malfermiĝon de la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kiu estis planita por la periodo de la 5a ĝis la 10a de novembro.

Entute 172 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj el la kvin kontinentoj eksponos siajn disvolvajn atingojn kaj internacian figuron en la ekspozicio. Pli ol 3 600 kompanioj el diversaj landoj okazigos diskutojn kaj serĉos komunan disvolvadon kun ĉinaj kaj alilandaj aĉetantoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris la tonikan paroladon "Kune konstrui novigeman, inkluzivan kaj apertan ekonomion de la mondo". Xi faris tripunktan proponon pri akcelado de pordmalfermo de diversaj landoj kaj anoncis kvin paŝojn de Ĉinio por pli vasta pordmalfermo. La proponoj kaj paŝoj aldonas pli fortan impulson por komuna defendo de libera komerco kaj multflanka komerca sistemo kaj konstruado de aperta ekonomio kaj la komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Oni rimarkis, ke la vortoj "pordmalfermo, novigo kaj inkluzivo" estis multfoje ripetitaj de Xi en la parolado. Tio estas alta resumo de spertoj akumulitaj de Ĉinio dum la 40 jaroj de la reformo kaj pordmalfermo kaj ankaŭ nemankigebla kondiĉo por realigo de altkvalita disvolviĝo de la lando en la venonteco. Pordmalfermo estis difinita de Xi kiel distinga signo de moderna Ĉinio.

Xi anoncis, ke Ĉinio pli intense antaŭenigos la pordmalfermon per kvin paŝoj. Unue, Ĉinio plimalaltigos tarifojn sur importitaj varoj, reduktos instituciajn kostojn de importado kaj akcelos disvolvadon de translanda elektronika komerco. Due, Ĉinio kontinue malstreĉos la merkataliron. Trie, Ĉinio kreos pintklasan internacian komercan medion. Produktoj kaj servoj importitaj de Ĉinio en la venontaj 15 jaroj estas taksitaj al pli ol 30 duilionoj da usonaj dolaroj kaj pli ol 10 duilionoj da dolaroj respektive. Kvare, Ĉinio forĝos novajn terenojn de pordmalfermo. Krome, Ĉinio antaŭenpuŝos disvolvadon de multflanka kaj duflanka kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin