Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estas granda evento de internacia komerca historio

(GMT+08:00) 2018-11-05 10:29:23     Redaktoro:祃璟琳

Lunde en Ŝanhajo, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estas la unua ŝtata ekspozicio pri importado en la mondo kaj estas granda evento en la internacia komerca historio.

Li diris, ke okazigi la ekspozicion estas grava decido de Ĉinio por antaŭenigi novan altnivelan pordmalfermon kaj grava ago de Ĉinio por aktive malfermi la merkaton al la mondo kaj montras la starpunkton de Ĉinio subteni multflankan komercan sistemon kaj antaŭenigi liberan komercon. Ĝi estas reala agado de Ĉinio por antaŭenpuŝi malferman mondan ekonomion kaj ekonomian tutmondiĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin