Xi emfazis pluajn reformon kaj pordmalfermon dum inspekto en Ŝanhajo

(GMT+08:00) 2018-11-08 11:19:12     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis firmigi fidon kaj decidon por pluaj reformo kaj pordmalfermo, kaj plialtigi la urban kernan konkurencforton por pli bone servi al la reformo kaj disvolvado de la lando dum sia dutaga inspektado en Ŝanhajo, kiu finiĝis merkrede.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, emfazis plu preni la Penson pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko kiel gvidilon kaj rezolute efektivigi decidojn kaj planojn de la Centra Komitato de la KPĈ.

Xi faris la inspektan vojaĝon post inaŭguro de la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en Ŝanhajo. Dum la vojaĝo, Xi vizitis lokojn, inkluzive de lokaj entreprenoj kaj komunumoj, kaj informiĝis pri ekonomio, teknologia novigo kaj urba administrado.

La 632-metra Ŝanhaja Turo, troviĝanta en Lujiazui, estas la plej alta konstruaĵo en Ĉinio kaj la dua plej alta en la mondo. Ĝuste estis Xi mem, kiu aprobis la dezajnon de la konstruaĵo en 2007 kaj antaŭenpuŝis ĝian konstruadon, kiam li laboris en Ŝanhajo.

Merkrede posttagmeze, Xi aŭdis laborraporton de la Ŝanhaja Municipa Komitato de la KPĈ kaj la Ŝanhaja Municipa Registaro. Li konfirmis la tutan laboron faritan de la lokaj aŭtoritatoj kaj diris, ke li esperas, ke Ŝanhajo estos plu pioniro en la reformo kaj pordmalfermo kaj disvolvado akcelata per novigado en Ĉinio.

Xi emfazis, ke Ĉinio ankoraŭ estas en la periodo de historia oportuno, kun brila estonteco kaj ankaŭ malfacilaj defioj. Li diris, ke se Ĉinio subtenos sian strategian rezolutecon kaj koncentros la atenton sur siajn proprajn aferojn, la lando certe atingos siajn celojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin