ĈIIE malfermis novan epokon de protekto de intelekta proprieto

(GMT+08:00) 2018-11-08 14:54:17     Redaktoro:Yu

"La estonteco estas ĉi tie" estas la unua flugebla aŭto kun integriĝo de proksimume 40 patentaj teknikoj en la mondo. Nun ĝi estas ekponata en la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.

En la ekspozicio la ĉeestantoj estis surprizitaj, ke artefarita intelekto povas esti uzata ne nur por veldado kaj rapida transporto, sed ankaŭ en operacio, ĉiĉeronado, tablotenisludo kaj pretigo de kafo. La teknologio de virtuala realeco kaj analizo de granda datumo estas uzataj en stirado de aŭto kaj medicino. Pli ol 100 novteknikaj produktoj el la tuta mondo estis publikigitaj en la importa ekspozicio. Ili estas enkorpigo de la plena novigemo de la homaro. Multaj esploraj institucioj lanĉis produktojn de siaj kernaj teknologioj dum la ekspozicio ne nur pro la granda merkato de Ĉinio, sed ankaŭ pro la grandaj klopodoj faritaj de Ĉinio en protekto de intelekta proprieto kaj ĝia rimarkinda atingo en la pasintaj jaroj.

Dum la preparado por la ekspozicio, firmaoj de diversaj landoj proksime perceptis la sintenon kaj agadon de Ĉinio pri protekto de intelekta proprieto. Antaŭ la ekspocio la ĉinaj aŭtoritatoj akordiĝis kun ĉiuj firmaoj pri reguloj koncernaj al protekto de intelekta proprieto kaj ellaboris rilatan planon por malhelpi atencon kontraŭ rajtoj pri intelekta proprieto. Krome, la organizanto ankaŭ starigis servan centron pri protekto de intelekta proprieto kaj traktado de rilataj konfliktoj. Tiuj rimedoj kreis bonan medion por la ekspozicio, starigante la ekzemplon de la protekto de intelekta proprieto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin