ĈIIE malfermas "la pordon de ŝanco" al la evoluantaj landoj

(GMT+08:00) 2018-11-12 09:50:35     Redaktoro:Xiong

"Florado de unu sola floro ne estas printempo, nur disvolviĝo de ĉiuj floroj de l' ĝardeno montras printempon." La alvoko, kiun faris la ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping en multaj okazoj, realiĝis en la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). En ĝi evoluintaj landoj eksponis siajn produktaĵojn teknike altajn kaj fajnajn, dum evoluantaj kaj malplej evoluintaj landoj alportis siajn originalajn komercaĵojn kiel nutraĵojn, agrikulturaĵojn, vestojn, ĉiutagajn objektojn, kaj eĉ turismajn kaj kulturajn produktojn. Ĉi tie oni profunde sentas, ke aspiri feliĉan vivon estas la komuna deziro de ĉiuj popoloj, kaj tio reflektas la ideon pri "sortkomunumo de la homaro", proponitan de prezidanto Xi. Kaj por la ekspozicio prezidanto Xi prezentis sian vidpunkton: "Persisti en ekskluzivemo kaj ĝeneraligo de favoro kaj antaŭenpuŝi komunan disvolviĝon de ĉiuj landoj".

Fakte, tiu ĉi ekspozicio estas ja ekzemplo por ekskluzivemo kaj ĝeneraligo de favoro. Pli ol 3 600 entreprenoj partoprenas en la ekspozicio, 172 landoj, regionoj kaj internaciaj organizaĵoj ĉeestis ĝin, inkluzive de la membroj de G20, BRIKCS-landoj, la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo, kaj de 58 landoj kiuj situas laŭ "Zono kaj Vojo" kaj de 35 landoj kiuj estas la malplej evoluintaj. Ĉinio liveris du senpagajn normajn eksponejojn al malplej evoluintaj landoj kaj eĉ reduktis kaj nuligis por ili la transporton de tiuj eksponaĵoj.

Laŭ la raporto "Stato de la malplej evoluintaj landoj 2017", julie publikigita de UN, en la tuta mondo nun ankoraŭ estas pli ol 40 malplej evoluintaj landoj, kaj Ĉinio estas la plej granda investanto de ili. En la Johannesburga BRICS-pintkonferenco, julie ĉi-jare, prezidanto Xi diris: "Ĉinio, kiel ajn evoluinta en la estonteco, ĉiam apartenos al la tendaro de la evoluantaj landoj, ĉiam firme subtenos la disvolviĝon de la evoluantaj landoj." Kaj tiu ĉi ekspozicio, per sia partopreneco, ekskluziveco kaj favoroĝeneraleco, ĝuste reflektas la fidindecon de Ĉinio.

En ia senco tiu ĉi Ĉina Internacia Importa Ekspozicio malfermis novan pordon direktitan al la "ĝusta vojo de la homaro".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin