ĈIIE ellasis trioblan favoron el kiu la mondo longe profitos

(GMT+08:00) 2018-11-12 09:50:35     Redaktoro:Xiong

La 10an de novembro la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) fermiĝis en Ŝanhajo. En la ses tagoj 172 landoj, regionoj kaj internaciaj organizaĵoj partoprenis en ĝi, pli ol 3 600 entreprenoj eksponis siajn produktaĵojn, pli ol 400 mil aĉetistoj venis por fari transakcion, kaj la sumo de la intenca transakcio atingis 57,8 miliardojn da usonaj dolaroj… tia komerca rezulto estas maloftege videbla eĉ en la monde komerca historio, do ne estas strange, ke multaj komercistoj diris: "Mi ne volas diri adiaŭ", aŭ: "Mi venos ankoraŭ en la venonta jaro".

La ideon okazigi la Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion proponis la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping en la Pintforumo pri Internacia Kunlaboro por "Zono kaj Vojo" en 2017, kiam li diris: "Estas Ĉinio, kiu faris gravan decidon por celi al pli altnivela malfermo al la ekstero, kaj kiu meminiciate prenas gravajn rimedojn por malfermi la merkaton al la mondo". El la fruktoj akiritaj en la unua ĈIIE la vidpunkto de prezidanto Xi estas komplete prava, t.e. ke "ekonomia tutmondiĝo estas la historia tendenco neinversigebla", kaj "malfermo kaj kunlaboro estas gravaj movfortoj por vigligi la internacian komercon". ĈIIE ellasis trioblan favoron, el kiu la mondo longe profitos.

1, ĈIIE akcelas malfermon kaj helpas al la monda komerco liberiĝi kaj al la monda ekonomio kreski; 2, ĈIIE koncentras komunajn ideojn kaj helpas al ĉiuj partioj iri en kontraŭaj direktoj por solvi gravajn komercajn problemojn, kaj 3, ĈIIE montras la ideon de "kuna konsiliĝo, kuna konstruado kaj kuna divido", kaj ĝi ankaŭ estas viva praktiko por riveli la ideon "formi sortkomunumon de la homaro".

Laŭplane, ĈIIE estos daŭrigita jaron post jaro. Kaj nun jam pli ol 200 entreprenoj sin enskribis por partopreni en la dua ĈIIE, kaj tio montras, ke ĈIIE fariĝis internacia publika produkto liverita de Ĉinio por tutmondigi ekonomion, kaj pro tio ĝi estas bonvena por la tuta mondo. Kiel iam diris Christine Lagarde, la ĝenerala direktoro de la Monda Mona Fonduso, ke "Ĉinio nun konstruas ponton direktitan al la mondo, al la prospero, kaj al la estonteco".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin