Ĉeestantoj de ĈIIE pozitive taksis paroladon de Xi

(GMT+08:00) 2018-11-12 09:50:35     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris tonikan paroladon lunde en la malferma ceremonio de la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) en Ŝanhajo. Ĉeestantoj el multaj landoj diris, ke la parolado de Xi eligis la pozitivan signalon de Ĉinio, ke ĝi prenas iniciaton por plu antaŭenigi pordmalfermon kaj kunlaboron kun diversaj landoj por komuna disvolvado, kio alportos pli da disvolvaj oportunoj al la mondo kaj fortigos la fidon de la internacia komunumo pri perspektivo de la monda ekonomio.

Wytenis Andriukaitis, komisionano de la Eŭropa Unio pri sano kaj nutraĵa sekureco, konsentis kun Xi pri la iniciato kune konstrui inkluzivan kaj apertan ekonomion de la mondo. Li diirs al raportistoj, ke la signalo eligita de la parolado de Xi estas kuraĝiga; Ĉinio oponas komercan protektismon kaj subtenas liberan komercon kaj multflankan komercan sistemon, kaj pri tiu ĉi demando la EU havas saman sintenon kun Ĉinio.

Aŭstralia ministro pri komerco, turismo kaj investado Simon Birmingham diris dum intervjuo kun raportisto, ke li estis profunde impresita de la promeso de Xi, ke Ĉinio akcelos la procezon de pordmalfermo en la kampoj de telekomunikado, edukado, medicina servo kaj kulturo.

Sudana ambasadoro al Ĉinio Ahmad Xavier diris, ke la ekspozicio reflektas la volon kaj decidon de Ĉinio pri plua pordmalfermo kaj liveras efektivajn ŝancojn al ĉiuj evoluantaj landoj, inkluzive de Sudano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin