Ĉinio malfermis epokon de pli altnivela konsumado

(GMT+08:00) 2018-11-13 10:23:54     Redaktoro:Yu
En la ĵus fermita unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, la komerca kvanto kalkuliĝis al 57,83 miliardoj da usonaj dolaroj. Sekve la festivalo de retaĉetado, kiu falas ĉiujare en la 11an de novembro, starigis la vendan rekordon de 213,5 miliardoj da juanoj. Tiel abunda aĉetforto ne nur montras la grandan potencialon de la konsuma merkato de Ĉinio, sed ankaŭ indikas la alvenon de la epoko de pli altnivela, personecigita kaj diversigita konsumado.

La festivalo, nomata ankaŭ Duoble Dekunua, estis establita en 2009. Post la disvolviĝo en la pasintaj jaroj, ĝi fariĝis la plej grandskala karnavalo de retaĉetado kun la tutmonda partopreno, kaj estas rigardata kiel barometro de la ĉina konsuma merkato. Ĉi-jare la festivalo unuafoje realigis 48-horan festadon tra ĉiuj tempzonoj de la mondo. Aĉetantoj el diversaj partoj de la mondo konkuraĉetis preferatajn varojn kune kun ĉinaj konsumantoj per tri platformoj. Nur du horojn post komenciĝo de la festivalo, la transakcisumo superis 100 miliardojn da juanoj, pli rapide je 7 horoj ol la lasta jaro.

Ĉi-jare dum la festivalo, varoj de proksimume 20 000 markoj el 75 landoj aliĝis al la retaĉeta platformo Tmall. Fruktoj el Meksiko, salikokoj el Argentino, fiŝoj el Danlando kaj aliaj bonkvalitaj produktoj estis ŝatataj de ĉinoj, kaj ankaŭ plej freŝaj elektronikaj hejmaj aparatoj el diversaj landoj havis grandan debiton.

Donitaĵoj montris, ke en la antaŭaj naŭ monatoj, la elspezoj de ĉinaj loĝantoj por konsumaĵoj konsistigis 78% de la kontribuo al la ekonomia kresko, pli multe je 14 procentpunktoj ol la sama periodo de la lasta jaro. Konsumado jam fariĝis grava apogo de altkvalita disvolvado de la ĉina ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin