Fokusoj de la Semajno (Nov. 16)

(GMT+08:00) 2018-11-16 15:13:38     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Grava ekspozicio malfermiĝis marde en Pekino por memorfesti la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio.

Wang Huning, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, deklaris la ekspozicion malfermita en la Nacia Muzeo de Ĉinio marde matene.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke la ekspozicio helpos fortigi komunan komprenon, akumuli konsentojn, altigi entuziasmon kaj nutri solidarecon kaj streban spiriton. Li diris, ke dum la lastaj 40 jaroj de la reformo kaj pordmalfermo, la ĉina popolo, sub la forta gvidado de la KPĈ, laboris diligente kun persisto, atingis epopeajn sukcesojn kaj alportis grandajn ŝanĝiĝojn al Ĉinio. Li diris, ke la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ desegnis grandan planon por la disvolvado de Ĉinio, kaj ke se la lando prenos plu la Penson pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por la Nova Epoko kiel gvidilon, plene efektivigos la decidojn kaj planojn de la Centra Komitato de la KPĈ, klopodos plu por profundigi reformon en ĉiuj kampoj kaj malfermi la pordon pli larĝe al la mondo, socialismo kun ĉinaj trajtoj certe havos pli brilan estontecon. Li aldonis, ke la ekspozicio helpos ankaŭ eduki kaj gvidi homojn pli bone kompreni la forton de la KPĈ, la ĉina popolo kaj la socialismo kun ĉinaj trajtoj.

Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) merkrede adoptis ŝlosilan dokumenton por mapi la kurson por siaj rilatoj antaŭ 2030.

La Vizio 2030 de la Strategia Partnereco inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj estis aprobita en la 21a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj en Singapuro.

En la 20a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la Asocio, kiu okazis en la filipina ĉefurbo Manilo en 2017, Ĉinio kaj la asocio konsentis publikigi la vizion pri siaj estontaj rilatoj kaj kontribui al konstruado de malferma, inkluziva kaj daŭripova mondo, kiu ĝuas pacon, sekurecon kaj komunan prosperon.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang, kaj Lee Hsien Loong, ĉefministro de Singapuro, deĵoranta prezidanto-lando de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kunprezidis la 21an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj la asocio.

La ĉina ĉefministro diris, ke sub la nuna situacio, Ĉinio kaj la asocio devas intensigi strategian planadon, fortigi la konstruadon de la tri ĉefaj kolonoj de politika sekureco, ekonomio kaj komerco kaj interpopolaj interŝanĝoj kaj antaŭpuŝi la duflankajn rilatojn al pli alta nivelo. Li aldonis, ke la du flankoj ankaŭ devas nutri novajn punktojn de novigado, diskuti pri nova mekanismo de kunlaboro en teknologia novigado, firmigi interpopolajn interŝanĝojn kaj grandigi kunlaboron pri sekureco.

Ĉinio kaj Singapuro lunde konsentis ĝisdatigi sian liberkomercan interkonsenton kaj fari pli da kunaj klopodoj por faciligi interligon. La konsento, kune kun interkonsentoj pri plifortigo de duflanka kunlaboro en novigo kaj aliaj kampoj, estis atingita en interparolado inter vizitanta ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj singapura ĉefministro Lee Hsien Loong.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Singapuro finis siajn intertraktadojn pri ĝisdatigo de la liberkomerca interkonsento, kaj li esperas, ke la du flankoj kaptos la oportunon por levi dudirektajn komercon kaj investon al pli alta nivelo.

La singapura ĉefministro diris, ke la ĝisdatigo de la liberkomerca interkonsento alportos verajn profitojn al la homoj kaj kompanioj de la du landoj kaj sendos fortan signalon de pligrandigo de komerco kaj investo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin