Industriigo antaŭenigas novigon kaj evoluon de brodaĵoj el manĉuroj

(GMT+08:00) 2018-11-27 08:53:13     Redaktoro:Selena

Dum Qing-dinastio, desegno kaj ornamo de brodaĵoj de manĉuroj estis uzataj por montri pozicion kaj oficon de imperiestraj familianoj kaj oficistoj. Tiaj artaĵoj lasis neforviŝeblan signon en la historio. Ĝenerale metiartistoj pentris kaj sekve brodis desegnaĵojn sur teksaĵoj laŭ skizita dezajno.

Yang Xiaotong estas heredanto de la manĉura brodaĵo en la kvara generacio. Ŝi ne nur faras gravan kreadon de brodaĵoj, sed ankaŭ antaŭenigas ĝian industriigon. Metiejo, fabriko de manĉura brodaĵo por helpi malriĉulojn, kaj ĝia bazloko por lasi al internaciaj studentoj de Liaoning-Universitato sperti la kulturon, ĉio ĉi tio estas por prezenti kaj produkti manĉurajn brodaĵojn.

Nun troviĝas pli ol 150 specoj de manĉuraj brodaĵoj, inkluzive de artaĵoj, manĉuraj vestoj, dekoracioj de aŭtoj, kulturaj kreaĵoj kaj tiel plu, kiuj estis vendataj al Francio kaj Tajvano. Yang Xiaotong diris, ke la manĉura brodaĵo jam fariĝis unu el nedisigeblaj partoj de ŝia vivo, kaj ŝi deziras per platformo de la registaro, plifortigi diskonigon por ke la publiko profunde komprenu manĉurajn brodaĵojn kaj ĝiajn historion kaj folkloron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin