Fokusoj de la Semajno (Nov. 30)

(GMT+08:00) 2018-11-30 09:45:10     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede esprimis gratulojn pro la jara festado de la UN okaze de la Internacia Tago de Solidareco kun la Palestina Popolo, kiu falas en la 29an de novembro ĉiujare.

En sia gratula mesaĝo, Xi diris, ke la palestina demando estas la radika demando de Mez-Oriento, kiu gravas al longedaŭra paco, disvolvado kaj prospero en Palestino kaj aliaj landoj de la regiono.

La ĉina prezidanto, kiu estas en Madrido por ŝtata vizito al Hispanio, diris, ke frua, kompleta kaj justa solvo al la palestina demando estas la komuna aspiro de la internacia komunumo, konformas al interesoj de la palestinanoj kaj aliaj popoloj en la regiono kaj utilas al paco kaj stabileco de la mondo. Li diris, ke ĉi tiu jaro markas la 30an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Palestino. La ĉina popolo estas bonaj amikoj kaj partneroj de la palestina popolo kaj ankaŭ firma rekomendanto de palestina-israela paco. Li diris, ke Ĉinio estas fidela subtenanto de la pacprocezo de Mez-Oriento kaj la justa afero de la palestina nacio pri reakiro de leĝaj rajtoj. Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo por novigi la internacian pac-akcelan mekanismon kaj ebligi fruan rekomencon de palestina-israela pacintertraktado per senlaca klopodo por realigi ampleksan, justan kaj longedaŭran pacon en Mez-Oriento.

La interkonsento pri la foriro de Britio el la Eŭropa Unio estis oficiale adoptita en speciala pintkunveno de la Eŭropa Unio dimanĉe en Bruselo. Tio markis gravan progreson en la intertraktado inter la du flankoj, kiu komenciĝis antaŭ pli ol unu jaro.

Prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk publikigis tiun ĉi novaĵon en socia komunikilo. Li diris, ke gvidantoj de la 27 membroŝtatoj krom Britio aprobis la interkonsenton pri la foriro kaj la deklaracion de Britio kaj la EU pri venontaj rilatoj.

Laŭ la interkonsento, Britio devas pagi al la EU 39 miliardojn da sterlingaj pundoj por sia foriro, kaj dum la 21-monata transira periodo de post la oficiala foriro en la venonta marto, Britio restos en la komuna merkato kaj dogana unio de la EU kaj ĝuos nul-tarifan komercan traktadon. La interkonsento emfazis, ke Britio kaj la EU fokusiĝos pri konstruado de liberkomerca regiono, kaj la deklaracio de la du flankoj pri venontaj rilatoj priskribas la duflankajn rilatojn en komerco kaj sekureco. Inter la du politikaj dokumentoj la interkonsento estas leĝe deviga.

Lunde, la spacveturilo InSight de Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio (NASA) de Usono sekure surmarsiĝis, komencante la dujaran mision esplori la profundan internon de la ruĝa planedo Marso.

La reteja rekta elsendo de NASA raportis, ke InSight lante falis sur Marson je proksimume la 2a horo kaj 54 minutoj posttagmeze laŭ orient-usona tempo, post la ses-monata vojaĝo. Ĝi traflugis la maldikan marsan atmosferon je ĉirkaŭ la 2a horo kaj 47 minutoj posttagmeze laŭ orient-usona tempo, kaj uzis supersonan paraŝuton por malrapidiĝo. Poste, ĝi pafis siajn retroraketojn por malrapide descendi la surfacon de Marso, kaj almarsiĝis sur glata ebenaĵo.

Du satelitoj sekvas InSight al Marso. Ili povas transsendi al la tero datumojn de InSight, kiam ĝi eniras la atmosferon de Marso. Je ĉirkaŭ la 3a horo, ili sendis al la tero la unuan bildon de Marso. InSight sondos geofizikajn signalojn profunde sub la marsa surfaco, inkluzive de marsotremo kaj varmego. Sciencistoj ankaŭ povos spuri radiajn signalojn de kosmoŝipoj, kiuj varias laŭ ŝanceliĝo dum la rotacio de Marso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin