Ĉinio kaj Hispanio kunigas manojn por komenci novan vojaĝon de duflankaj rilatoj

(GMT+08:00) 2018-11-29 19:32:54     Redaktoro:Yu

Laŭ la invito de hispana reĝo Felipe IV, ĉina prezidanto Xi Jinping faris ŝtatan viziton al Hispanio de la 27a ĝis la 29a de novembro okaze de la 45a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. La du flankoj publikigis komunan deklaron pri plifortigo de ampleksa strategia partnereco en la nova epoko kaj subskribis serion da dokumentoj pri kunlaboro en kulturo, ekonomio, popola vivteno, progresintaj materialoj, telekomuniko, triapartiaj merkatoj, edukado kaj financo. Tiuj rezultoj kreos grandan spacon por disvolvado de la duflankaj rilatoj.

Dum sia restado en Hispanio, prezidanto Xi renkontiĝis kun reĝo Felipe IV, ĉeestis bonvenigan bankedon aranĝitan de la reĝo, okazigis intertraktadon kun ĉefministro Pedro Sanchez kaj faris prelegon al la du ĉambroj de la hispana parlamento.

Pio Garcia-Escudero, prezidanto de la hispana Senato, diris, ke Hispanio volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en regionaj kaj internaciaj aferoj, profundigi interŝanĝojn inter leĝdonaj instancoj, akceli reciprokan komprenon kaj amikecon inter la du popoloj kaj antaŭenigi disvolvadon de la duflankaj rilatoj.

Xi diris, ke en la pasintaj 45 jaroj depost la starigo de diplomatiaj rilatoj, la du landoj senĉese profundigis politikan reciprokan fidon kaj strktigis kunlaboron kaj kulturajn interŝanĝojn. La kvanto de duflanka komerco unuafoje atingis 100 milionojn da usonaj dolaroj en 1979, kaj tiu ĉi cifero superis 30 miliardojn da usonaj dolaroj en 2017. Hispanio estas la sesa plej granda komerca partnero de Ĉinio en la Eŭropa Unio, dum Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Hispanio ekster la EU.

Dum la vizito, prezidanto Xi akceptis la donacon de ora ŝlosilo de Madrido. Por Ĉinio kaj Hispanio havas grandajn diferencojn de historio, kulturo, politiko kaj socia formo, kaj por ili, politika reciproka fido, kompreno, interŝanĝo kaj reciprokprofita kunlaboro estas la ora ŝlosilo por malfermi la pordon al sana disvolvado de la duflankaj rilatoj. Ĉe la nova deirpunkto la du landoj malfermos pli da pordoj al komuna prospero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin