Fokusoj de la Semajno (Dec. 21)

(GMT+08:00) 2018-12-20 17:37:53     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio marde okazigis grandiozan kunvenon por celebri la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de la lando, granda revolucio, kiu ŝanĝis la sorton de la ĉina nacio kaj ankaŭ influis la mondon.

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon en la kunveno. Li nomis la strebadon por reformo kaj pordmalfermo kaj socialismo kun ĉinaj trajtoj la mejloŝtono en realigo de la rejuniĝo de la ĉina nacio. Li diris, ke ankaŭ la establiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko estis la mejloŝtonoj sur la vojo al la granda nacia rejuniĝo en la moderna epoko. Ili reprezentis tri historiajn eventojn okazintajn post la Movado de la 4a de Majo de 1919. Li montris, ke la lando ĉiam klopodis plibonigi la vivon kaj bonstaton de la popolo dum la lastaj 40 jaroj. Ĉinio liberigis 740 milionojn da homoj el malriĉeco en la 40 jaroj, reduktante la proporcion de malriĉuloj je 94,4 procentpunktoj. La lando starigis la plej grandan sistemon de socia sekureco en la mondo, kun la baza pensio tuŝanta pli ol 900 milionojn da homoj kaj medicina asekuro kovranta pli ol 1 300 milionojn da homoj. La proporcio de konstantaj urbaj loĝantoj en tuta populacio leviĝis je 40,6 procentpunktoj ĝis 58,52% dum la periodo. La lando subtenis sian socian stabilecon dum longa periodo, farante sin unu el la landoj, kiuj donas plej grandan senton de sekureco en la mondo. Ĉinio adiaŭis la problemojn, inkluzive de malsato, malabundeco kaj malriĉeco, kiuj turmentis ĝian popolon dum miloj da jaroj. Li akcentis, ke praktikoj en la pasintaj 40 jaroj montris, ke la strebado de la ĉina popolo por feliĉa vivo kaj nacia rejuniĝo estas la fundamenta aspiro kaj misio de la Komunista Partio de Ĉinio kaj tiuj de la reformo kaj pordmalfermo.

La Ĝenerala Asembleo de la UN merkrede oficiale ratifis per granda plimulto la Tutmondan Pakton pri Sekura, Orda kaj Regula Enmigrado.

Entute 152 landoj voĉdonis por la pakto, kiu estis aprobita de membroŝtatoj de la UN lastsemajne en la maroka urbo Marakeŝo. Kvin landoj, nome Usono, Israelo, Hungario, Ĉeĥio kaj Pollando, voĉdonis kontraŭ la pakto, dum 12 landoj sin detenis.

La pakto estas la unua tutmonda interkonsento de la UN, kiu starigas komunan kadron pri la administrado de internaciaj fluoj de enmigrintoj.

La Eŭropa Komisiono merkrede publikigis kelkajn kontraŭrimedojn al ebla foriro de Britio el la Eŭropa Unio sen interkonsento, kiuj ampleksas doganon, konservadon de datenoj kaj financajn servojn. La publiko ĝenerale opiniis, ke la rimedoj celas minimumigi perdojn, kiujn kaŭzos la retiro de Britio sen interkonsento al la membroŝtatoj de la EU.

La tiel nomata retiro sen interkonsento estas, ke interkonsento atingita inter Britio kaj la EU ne povus oficiale validiĝi antaŭ la 29a de marto de la venonta jaro, kaj tiam reguloj de la EU ne estos plu aplikeblaj en Britio, kaj tiel Britio rekte foriros el la EU sen transira periodo. Nun la EU kaj Britio jam atingis interkonsenton pri la retiro, kaj ĝi estis aprobita de la membroŝtatoj de la unio en la lasta monato. Sed tiu ĉi interkonsento ankoraŭ bezonas la aprobon de la brita parlamento antaŭ sia validiĝo, kaj nun partaj membroj de la brita parlamento oponas la interkonsenton.

Vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono Valdis Dombrovskis diris merkrede en gazetara konferenco, ke pro kontinua necerteco de Britio, estis necese, ke la EU ellaboris kontraŭrimedojn al ebla retiro de Brito sen interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin