Komentista artikolo de Popola Ĵurnalo emfazas persiston en proviz-flanka struktura reformo

(GMT+08:00) 2018-12-26 14:34:29     Redaktoro:Yu
La Popola Ĵurnalo merkrede publikigis komentistan artikolon, emfazante la gravecon de persisto en proviz-flanka struktura reformo kaj efektivigon de la spirito de la centra konferenco pri ekonomia laboro.

La artikolo diris, ke antaŭenigi la proviz-flankan strukturan reformon estas efika preskribo, kiun proponis la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kun Xi Jinping ĉe la kerno post ampleksa analizado de la periodaj karakterizaĵoj de la ĉina ekonomio por rearanĝi la ekonomian strukturon kaj ŝanĝi la manieron de ekonomia disvolvado. En 2015, la Centra Komitato de la KPĈ decidis efektivigi la proviz-flankan strukturan reformon, kaj grava perioda efiko estis atingita post kelk-jara klopodo. La artikolo emfazis, ke por firme daŭrigi proviz-flankan strukturan reformon, oni devas kompreni la neceson de profundigo de la reformo, kaj fronte al la ŝanĝiĝo de ekonomia situacio, politike estas du elektoj, nome profundigi proviz-flankan strukturan reformon kaj pli forte stimuli postuladon. Por firme daŭrigi proviz-flankan strukturan reformon, oni devas serioze efektivigi la politikon de firmigo, fortigo, altigo kaj glatigo, ĉar tio estas la ĝenerala postulo por antaŭenpuŝi altkvalitan disvolvadon de la ekonomio. Antaŭenigo de proviz-flanka struktura reformo estas grava novigo por akomodiĝo al la nova normalo de ekonomia disvolvado kaj grava apogpunkto de ekonomia transformiĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin