Fokusoj de la Semajno (Dec. 28)

(GMT+08:00) 2018-12-28 08:53:37     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis kondolencan mesaĝon al sia indonezia paralelulo Joko Widodo pro la letala cunamo, kiu trafis la marbordajn regionojn de la markolo Sunda sabate.

Xi diris en sia mesaĝo, ke li estis konsternita de la novaĵo pri cunamo, kiu kaŭzis gravajn perdojn de vivoj kaj posedaĵoj. En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj en sia nomo, Xi profunde kondolencis prezidenton Widodo kaj familiojn de la mortintoj kaj esprimis profundan simpation al la vunditoj kaj loĝantoj en la regionoj trafitaj de la katastrofo.

Xi diris, ke Indonezio estas amika najbaro de Ĉinio, kaj la ĉina popolo sentis la doloron de la indonezia popolo en tiu ĉi momento. Li ankaŭ esprimis la kredon, ke sub la forta gvidado de Widodo kaj la indonezia registaro, la indonezia popolo venkos la malfacilon kaj rekonstruos siajn hejmojn post nelonga tempo.

La indonezia Nacia Agentejo pri Traktado de Katastrofoj anoncis marde, ke 429 homoj estis mortigitaj de cunamo, kiu okazis sabate vespere en la markolo Sunda, kaj pli ol 16 000 aliaj homoj estis evakuitaj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying lunde diris, ke Ĉinio fariĝos la dua plej granda kontribuanto al la regula buĝeto kaj packonserva buĝeto de la UN, kaj ĝi plenumos siajn financajn devojn al la UN kiel evoluanta lando.

Hua diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio, firma defendanto de multflankeco, plenumos siajn financajn devojn al la UN kiel evoluanta lando. Ĝi faros kontribuojn al paco kaj disvolviĝo de la mondo kaj firme protektos siajn proprajn legitimajn rajtojn. Hua diris, ke Ĉinio akceptas kaj subtenas la rezolucion de la UN pri kontribuaĵo de la membroŝtatoj al ĝiaj buĝetoj en la venontaj tri jaroj. Ŝi diris, ke la ĉina flanko esperas, ke ĉiuj flankoj efektivigos la rezolucion por certigi stabilan kaj antaŭvideblan financan fundamenton de la UN.

Laŭ la rezolucio, la kontribuaĵo de Ĉinio al la regula buĝeto kaj packonserva buĝeto de la UN evidente kreskos dum la venontaj tri jaroj, kun ĉirkaŭ 12% kaj 15,22% respektive. Ĉinio fariĝos la dua plej granda kontribuanto anstataŭ Japanio.

La japana registaro diris merkrede, ke Japanio sin retiros el la Internacia Balenkapta Komisiono por rekomenci komercan ĉasadon de balenoj en julio de 2019.

Laŭ reguloj de la Internacia Balenkapta Komisiono, la retiro de Japanio estos valida ekde la 30a de junio, ebligante al la lando rekomenci komercan ĉasadon en proksimaj akvoj kaj ene de sia ekskluziva ekonomia zono en julio. La decido vekos internacian kondamnon.

Japanio ne ĉasas balenojn komerce en la Antarkta Oceano, kvankam la lando komencis efektivigi la tiel nomatan "sciencan balenkaptadon" por esplorado. Antaŭ kelkaj monatoj Japanio minacis forlasi la internacian organizon, kio kaŭzis internaciajn kritikojn.

En la jara kunveno de la Internacia Balenkapta Komisiono en Brazilo, Japanio proponis establi komitaton dediĉitan al daŭripova balenkapto, inkluzive de komerca ĉasado kaj aborigena balenkapto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin