Kial procezo de retiro de Britio el EU estas tiel dolora?

(GMT+08:00) 2019-01-09 09:58:10     Redaktoro:Yu

Kun proksimiĝo de la 29a de marto, la ŝlosila dato por la retiro de Britio el la Eŭropa Unio, la enlandaj disputoj en Britio fokusiĝas ne al politikoj kaj rimedoj post la retiro, sed al kiamaniera retiro. Se Britio atingos interkonsenton kun la EU, ĝi restos en la komuna merkato de la EU post la retiro, kaj pro tio ĝi devos pagi koston.

En junio de 2016, kiam Britio okazigis referendumo pri retiro el la EU, la oponantoj atentigis, ke se Britio perdos la komunan merkaton, la brita ekonomio suferos fatalan baton, dum la subtenantoj opiniis, ke kontraste kun la EU, Britio havas multajn industriajn avantaĝojn, kaj se ĝi forlasos la ŝarĝon de la EU, la brita ekonomio fariĝos pli facila. La subtenantoj plejparte estis civitanoj okupitaj pri tradiciaj industrioj, kaj la oponantoj plejparte estis loĝantoj en grandaj urboj kaj okupiĝis pri la terciara industrio.

Kompare kun la sinteno de la voĉdonantoj, tiu de politikaj partioj havis evidentajn ŝanĝiĝojn antaŭ kaj post la referendumo. La ĉefa kialo estis, ke politikaj personoj de la Konservativa Partio kaj Laborpartio iagrade inklinis al kompromisa strategio pro la konsidero pri elekto. Ĉefministro Theresa May estis necedema, sed post sia enoficiĝo ŝi fariĝis modera pro la konsidero pri politikaj interesoj kaj pro la maltrankvilo, ke la retiro de Britio sen interkonsento rekte influos ŝian politikan vivon, tial ŝi klopodis por atingi interkonsenton kun la EU.

Iuj analizantoj diris, ke se Britio fine elektos retiron sen interkonsento, ĝia ekonomio suferos baton en certa tempo, tamen kiel ĉefministro May diris en sia novjara parolado, se Britio denove konstruos konsenton kaj turnos sian atenton al la tuta mondo, la lando havos okazon por altigi la ekonomion al nova nivelo per la nuna fundamento post malonga sufero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin