Fokusoj de la Semajno (Jan. 11)

(GMT+08:00) 2019-01-11 15:44:16     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, marde interparolis kun Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Ŝtatafera Komisiono de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), kiu atingis Pekinon en la sama tago por vizito al Ĉinio.

La du flankoj konsentis fari komunajn klopodojn por akceli daŭran novan disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR en la nova epoko, senĉese antaŭenigi la procezon de politika traktado de la demando de la Korea Duoninsulo, alporti pli da profitoj al popoloj de la du landoj kaj kontribui al paco, stabileco, prospero kaj evoluado de la regiono kaj la mondo.

Xi substrekis, ke danke al komunaj klopodoj de ambaŭ flankoj, la rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR malfermis novan historian ĉapitron en 2018. La du flankoj, per konkretaj agoj, pruvis la fortan vivecon de la amikeco inter Ĉinio kaj la KDPR kaj montris rezolutecon de la du landoj por antaŭenigo de la politika traktado de la demando de la Korea Duoninsulo. Ĉi tiu jaro markas la 70an datrevenon de la starigo de la rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR kaj havas grandan gravecon al klopodoj bazitaj sur antaŭaj sukcesoj por plu antaŭenigi duflankajn rilatojn.

Kim diris, ke per la vizito, li volas preni la 70an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kiel la okazon por fari profundajn interŝanĝojn de opinioj kun kamarado ĝenerala sekretario pri firmigo de la tradicia amikeco inter la du landoj kaj fortigo de la duflankaj interŝanĝoj kaj kunlaboro, kaj puŝi la amikajn rilatojn inter la KDPR kaj Ĉinio esti senĉese firmigitaj kaj plibonigitaj.

Deklaro de la ĉina Ministerio de Komerco diris, ke Ĉinio kaj Usono okazigis intertraktadon sur la vicministra nivelo pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj en Pekino de lundo ĝis merkredo.

La deklaro diris, ke ambaŭ flankoj aktive efektivigis la gravan konsenton atingitan de la gvidantoj de la du landoj kaj okazigis ampleksajn, profundajn kaj detalajn interŝanĝojn pri komercaj kaj strukturaj demandoj de komuna zorgo. La intertraktado fortigis reciprokan komprenon kaj metis fundamenton por trakti zorgojn de la du flankoj. Ambaŭ flankoj konsentis subteni striktan kontakton.

La Alta Komisarejo de la UN pri Rifuĝintoj marde anoncis novan tutmondan kampanjon, vokante homojn en la tuta mondo kovri la distancon travojaĝitan de rifuĝintoj en ĉiu jaro.

La kampanjo, nomata 2 Miliardoj da Kilometroj al Sekureco, invitas homojn agi en solidareco kaj kuri, marŝi aŭ bicikladi por atingi amasiĝan totalon de du miliardoj da kilometroj, la distancon, kiun homoj devigite travojaĝas ĉiujare por atingi la unuan punkton de sekureco .

Partoprenantoj povas uzi siajn korpkonstruajn aplikaĵojn aŭ la retejon de la kampanjo por registri la kilometrojn kaj kontribui al la tutmonda totalo.

La Alta Komisarejo de la UN pri Rifuĝintoj diris en deklaro, ke la kampanjo 2 Miliardoj da Kilometroj al Sekureco instigos homojn subteni rifuĝintojn per rekomendo de individuaj agoj de solidareco. Ĉi tiuj agoj, kiam ili estas kunigitaj, agnoskas la fortikecon kaj forton de rifuĝintoj.

Laŭ la komisarejo, en 2019, homoj en 27 landoj tra Afriko, Azio, Centra Ameriko kaj Norda Ameriko, Eŭropo kaj Mez-Oriento partoprenos en la kampanjo, inkluzive de individuoj, famuloj, rifuĝintoj kaj oficistoj de la UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin