Fokusoj de la Semajno (Jan. 18)

(GMT+08:00) 2019-01-17 18:10:52     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio kaj Finnlando malfermis la Ĉina-Finnan Jaron de Vintraj Sportoj 2019 marde en Pekino. Ĉina vicĉefministro Sun Chunlan diris dum renkontiĝo kun finna prezidento Sauli Niinisto antaŭ la malferma ceremonio, ke ĉina-finna kunlaboro pri sportoj, precipe pri vintraj sportoj, havas firman fundamenton kaj rapide disvolviĝas. Sun aldonis, ke la du flankoj devas plu strikte kunlabori por efektivigi la konsenton atingitan de la du ŝtatestroj kaj fari la Jaron de Vintraj Sportoj plena de brilaĵoj. Niinisto diris, ke Finnlando donas grandan gravecon al la Ĉina-Finna Jaro de Vintraj Sportoj kaj esperas kunlaboron en vintraj sportoj por injekti novan viglecon en duflankajn rilatojn.

Antaŭ la malferma ceremonio, ili kune vizitis fotoekspozicion de sportaj interŝanĝoj inter la du landoj.

La brita parlamento marde rifuzis la interkonsenton atingitan de Britio kaj la Eŭropa Unio per frakase grandega plimulto, komplikante la historian retiron de la lando el la EU. La parlamentanoj rifuzis la interkonsenton inter la brita registaro kaj la EU per 432 voĉoj kontraŭ 202 post kvin-taga debato.

Brita ĉefministro Theresa May havas tri tagojn por reveni al la parlamento kun "Plano B". Britio devas foriri el la EU en la 29a de marto.

Estro de la Labor-Partio, Jeremy Corbyn, proponis mocion pri malkonfido kontraŭ la registaro post la malvenko.

La malsupra ĉambro de la brita parlamento merkrede voĉdone vetois la mocion pri malkonfido kontraŭ la brita registaro. La malsupra ĉambro okazigis voĉdonon post debato kaj vetois per 325 negtivaj voĉoj kontraŭ 306 pozitivaj voĉoj la mocion proponitan de estro de la Labor-Partio Jeremy Corbyn kontraŭ la registaro.

Corbyn diris en la debato, ke la brita registaro estas reduktita al kadavra registaro sen kapablo de regado. Li alvokis plifruigon de la ĝenerala elekto.

Palestino marde oficiale transprenis la prezidantecon de la Grupo 77 por la jaro 2019. Palestina prezidento Mahmoud Abbas ĉeestis ceremonion de la transpreno tiutage kaj prezidis kunvenon de la Grupo 77 en la sidejo de la UN en Nov-Jorko. Abbas diris, ke Palestino laboros kune kun aliaj membroj de la grupo por antaŭenigi ĉiujn evoluigajn tagordojn kaj protekti interesojn kaj justajn aferojn de evoluantaj landoj.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres, prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de la UN Maria Fernanda Espinosa, kaj delegitoj de la Ne-alianca Movado, faris paroladojn. Guterres esprimis sian gratulon al Palestino pro la transpreno de la prezidanteco de la Grupo 77. Li emfazis, ke multflanka agado ludas gravan rolon en la nuna mondo. Espinosa diris, ke malgraŭ la kompleksa situacio kaj polariĝo de la mondo, Palestino gvidos la Grupon 77 atingi sukceson en la spirito de unuiĝo.

La Grupo 77 fondiĝis en Ĝenevo en 1964, kaj ĝiaj membroj estas evoluantaj landoj. Nun ĝi havas jam 133 membrojn, tamen la nomo restas senŝanĝa. En la lasta septembro, Palestino estis elektita kiel prezidanto de la grupo por 2019.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin