Fokusoj de la Semajno (Jan. 25)

(GMT+08:00) 2019-01-25 15:19:32     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina vicprezidanto Wang Qishan merkrede vokis al ĉiuj landoj labori kune por formi la tutmondan arkitekturon en la epoko de la kvara industria revolucio kun la vizio krei pli bonan estontecon por la homaro.

Dum parolado en la jarkunveno 2019 de la Monda Ekonomia Forumo, Wang diris, ke ĉiuj landoj devas respekti nacian suverenecon, sed ne serĉi teknologian hegemonion nek interveni en internajn aferojn de aliaj landoj. Li alvokis klopodojn por subteni multflankecon kaj kune konstrui sistemon de reguloj por teknologio kaj nova kadro de internacia kunlaboro, kiun karakterizas paco, sekureco, demokratio, travidebleco, inkluzivemo kaj reciproka profito, por ke ĉiuj homoj povu profiti de teknologia novigo. Li rimarkigis, ke novaj teknologioj alportas oportunojn kaj ankaŭ kreas riskojn kaj defiojn, kaj ĉiuj landoj bezonas konservi la sekurecon de la homaro, plibonigi politikan medion kaj akceli socian prosperon kaj stabilecon. Li diris, "Ni devas esplori la adopton de gravaj reguloj kaj normoj laŭgrade, kaj samtempe lasi ampleksan spacon por disvastigo kaj apliko de scienca malkovro kaj teknologia novigo." Wang ankaŭ vokis konsideri en ekvilibra maniero la interesojn de ĉiuj landoj, precipe tiujn de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio aprezas la pozitivajn rimarkojn de svisa prezidento pri duflankaj rilatoj.

Ueli Maurer, prezidento de la Svisa Federacio, diris lastatempe en artikolo, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Svisio trairis longan vojon. Kono, kompreno kaj kunlaboro inter la du landoj kreskis senĉese. Li diris ankaŭ, ke la ĉina-svisa partnereco povas esti bona ekzemplo por solvi kompleksajn demandojn en ekonomia, politika kaj ekologia kampoj en la mondo, kiu fariĝas pli kaj pli diversa, kompleksa kaj interdependa.

Proparolanto Hua Chunying diris en regula gazetara konferenco, ke ĉina-svisaj rilatoj bone disvolviĝis kaj ambaŭ flankoj alfrontas novajn oportunojn de kunlaboro en la iniciato Zono kaj Vojo, ekonomio, financo, libera komerco kaj interpopolaj interŝanĝoj. Ŝi diris, ke fronte al la malstabila kaj necerta internacia situacio, reciproka profito kaj amika kunlaboro inter Ĉinio kaj Svisio alportas efektivajn profitojn al ambaŭ popoloj, akcelas la disvolviĝon de ĉina-eŭropaj rilatoj kaj faras voĉon por protekti multflankecon kaj liberan komercon.

Venezuela prezidento Nicolas Maduro anoncis merkrede, ke Venezuelo oficiale rompis siajn diplomatiajn rilatojn kun Usono.

Maduro faris la anoncon en mitingo apud la prezidentejo. Li diris, ke la venezuela registaro decidis rompi la diplomatiajn kaj politikajn rilatojn kun Usono pro la usona instigo al puĉo en la lando, kaj ke li jam subskribis dokumenton, postulante, ke ĉiuj diplomatiaj personoj de la usona ambasadorejo en Venezuelo foriri el la lando en 72 horoj. Li aldonis, ke tre neprundenta estas la konduto de usona prezidento Donald Trump, kiu subtenas Juan Guaido, opoziciulon kaj parlamentan prezidanton esti "provizora prezidento" de Venezuelo.

Tiutage, Guaido dekaris sin "provizora prezidento" de la lando en kunveno de subtenantoj de la opozicio. Poste Trump publikigis deklaron, agnoskante la "provizoran prezidentecon" de Guaido. Trump diris, ke Usono plu premos Venezuelon per ekonomiaj kaj diplomatiaj rimedoj. Responde al tio, la venezuela registaro diris, ke laŭ la decido de la plej supera juĝejo de la lando, ekde januaro de 2016 la venezuela parlamento estas en kontraŭleĝa stato, tial postenoj kaj agoj de la parlamentaj gvidantoj estas nevalidaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin