Fokusoj de la Semajno (Feb. 01)

(GMT+08:00) 2019-02-01 10:43:41     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mrinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis kondolencan mesaĝon al sia filipina paralelulo Rodrigo Duterte pro la eksplodoj en sudaj Filipinoj. Xi diris en la mesaĝo, ke li estis konsternita informiĝinte pri la du seriozaj atakoj ĉe kaj apud la enirejo de la Roma Katolika Preĝejo sur la insulo Jolo en la filipina suda provinco Sulu, kiu kaŭzis morton kaj vundiĝon de multaj homoj. En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj en sia nomo, Xi profunde funebris pri la mortintoj kaj sendis sincerajn kondolencojn al iliaj familioj kaj la vunditoj. Li diris, ke Ĉinio firme oponas ĉiujn formojn de terorismo, forte kondamnas perfortaĵojn direktitajn al senkulpaj civiluloj, kaj volas batali terorismon kune kun aliaj landoj de la internacia komunumo, inkluzive de Filipinoj, por subteni pacon kaj stabilecon de la regiono kaj la mondo.

Altrangaj ĉinaj diplomatoj en Eŭropo lastatempe atakis la senbazan akuzon kontraŭ la ĉina telekomunika giganto Huawei, emfazante, ke Huawei minacas neniun landon.

Subskribita artikolo de Liu Xiaoming, ĉina ambasadoro al Britio, estis publikigita sabate en la ĵurnalo The Telegraph, sub la titolo "Ne aŭskultu famfabrikantojn – Huawei ne estas sekureca minaco al Britio".

Marde, Zhang Ming, estro de la ĉina misio al la Eŭropa Unio, diris al la ĵurnalo The Financial Times, ke iuj ne ŝparas penojn por fabriki sekurecan rakonton de Huawei, kio agas kontraŭ libera kaj justa konkurenco.

En sia artikolo Liu montris la "nenecesan timon" kaj "malpermeson de iuj landoj" kontraŭ kompanioj, kiel ekzemple Huawei. Li diris, ke se tiaj agoj ne estos malhelpitaj, ili rompos merkatajn regulojn, subfosos kompanian fidon, venenos komercan kunlaboron, kaj kaŭzos necertecon kaj nestabilecon en la monda ekonomio. Liu diris ankaŭ, ke la kompanio Huawei en Britio faris gravan kontribuon al la ekonomia kaj socia progreso de la gastiganto-lando. En la lastaj kvin jaroj Huawei alportis 2 miliardojn da sterlingaj pundoj al Britio per investado kaj aĉetado, kaj kreis 7 500 laborpostenojn, akirante reputacion por si kiel liveranto de altkvalitaj produktoj kaj servoj. Li aldonis, ke en la pasinta procezo de sia kunlaboro kun britaj partneroj, Huawei vastigis sian tutmondan influon kaj adaptiĝis al internaciaj normoj, kaj en la estonteco, ĝi multe kontribuos al la longperioda disvolvado de la brita telekomunika industrio.

La plej supera juĝejo de Venezuelo marde anoncis, ke ĝi decidis adopti limigajn rimedojn kontraŭ la prezidanto de la Nacia Asembleo kaj opozicia gvidanto Juan Guaido, inkluzive de malpermeso de foriro el la lando, malpermeso de cedo de moveblaj kaj nemoveblaj posedaĵoj kaj frostigo de financaj aktivoj.

Ĉefprokuroro Tarek William Saab diris, ke la ĝenerala prokurorejo jam petis la plej superan juĝejon komenci unuan enketon kontraŭ Guaido suspektata pri organizado kaj gvidado de perfortaĵoj ekde la 22a de januaro en la lando. Tiuj okazaĵoj difektis la landon kaj ebligis al eksterlandaj fortoj preni ekstremajn rimedojn minacantajn la venezuelan konstitucian ordon, tial la ĉefprokuroro petis la plej superan juĝejon adopti limigajn rimedojn kontraŭ Guaido.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin