Enhavoriĉaj aktivecoj en diversaj lokoj por Printempa Festo

(GMT+08:00) 2019-02-03 14:34:39     Redaktoro:Selena

Reveno al hejmloko kaj kuniĝo kun familianoj estas ĉeftemo de la ĉina Printempa Festo. Kompreneble koncernaj departementoj de diveraj lokoj de Ĉinio preparas enhavoriĉajn aktivecojn por ke homoj revenantaj al hejmlokoj povu sperti la festan etoson.

Preskaŭ 60 miloj da aktivecoj en Henan-provinco dum Printempa Festo

En la 12a de januaro, Henan-provinco sendis hejmleteron al ĉindevenuloj tra la tuta mondo por inviti ilin reveni al la hejmloko por pasigi la Printempan Feston. La letero diras: Ĉi tie troviĝas prospera kulturo, bongustaj manĝaĵoj kaj intimaj konatoj.

Serioj da aktivecoj estas okazigitaj de la 12a de januaro ĝis la 31a de marto. La nombro de publikaj aktivecoj kalkuliĝos al 58 miloj.

Aktivecoj pri nemateriaj kulturaj heredaĵoj

Dum la Printempa Festo, homoj pasigantaj la feriojn en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, povas sperti la dense festan etoson en programoj de nemateriaj heredaĵoj.

Laŭ konigo, la aktiveco "Jaro de Nemateriaj Heredaĵoj" okazas de la 13a de januaro ĝis la 8a de marto.

Inaŭguriĝis aktiveco "Ĝoja Printempa Festo"

En la 16a de januaro en Pekino, inaŭguriĝis la aktiveco "Ĝoja Printempa Festo". Ĉijare, kunlabore kun preskaŭ mil partneroj, organizantoj planas okazigi 1500 aktivecojn en 396 urboj de 133 landoj kaj regionoj kun formoj de prezentoj, ekspozicioj, templaj foiroj, paradoj sur placoj, kultura interŝanĝo pri kulturaj heredaĵoj, forumoj kaj konkurso de glaciaj drakboatoj. Per tio civitanoj el diversaj landoj kaj regionoj havu la ŝancon travivi kaj kundividi eminentan ĉinan tradicion kun la kulturo de Printempa Festo kiel la reprezento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin