Tibeto: Alt-ebenaĵo prezentas novan aspekton

(GMT+08:00) 2019-02-15 15:46:02     Redaktoro:Selena

En la 9a de marto de 2013, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), substrekis garantion kaj plibonigon de la popola vivteno kaj firmigon kaj disvolvadon de solidareco de etnaj grupoj. Li diris tion, kiam li aliĝis al la grupa diskuto kun la deputitoj el la Tibeta Aŭtonoma Regiono en la unua sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio.

Li rimarkigis, ke tibetaj registaroj kaj civitanoj devas kapti la historian oportunon por disvastigi la tibetan spiriton kaj firme sekvi la vojon kun ĉinaj trajtoj kaj tibetaj trajtoj.

En la lastaj ses jaroj, Tibeto praktikis la gravan spiriton de Xi kaj realigis transsaltan disvolviĝon.

En 2017, la vilago Tamar, proksima al Lhaso, ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, liberigis lastajn 26 familiojn el malriĉeco; en 2018 997 familioj translokiĝis al etaĝdomoj, kaj la pokapa jara enspezo superis 20 milojn da juanoj.

Gesang Draga, la unua sekretario de la kompartia komitato de la vilaĝo Tamar, diris, ke la ĝenerala sekretario urĝis plenfortajn klopodojn por antaŭenpuŝi plibonigon de la popola vivteno, precipe en kampoj de medicino, prizorgado de maljunuloj, loĝado kaj trafiko, kaj ĉio ĉi estas specifa por disvolvado de Tibeto.

Por atingi venkon en konstruado de modere prospera socio kune kun aliaj lokoj de Ĉinio, Tibeto donis grandan gravecon al elimino de malriĉeco en la lastaj jaroj. En 2017 estis starigita la programo por konstrui 628 landlimajn bonstatajn vilaĝojn, kaj la investo atingos 30 miliardojn da juanoj en 2020.

Laŭ statistiko, de 2016 estis efektivigitaj pli ol 2 200 programoj en malriĉec-reduktaj industrioj, kaj pli ol 210 miloj da homoj estis liberigitaj el malriĉeco..

La lokaj aŭtoritatoj ankaŭ fokusiĝis al medicino kaj eduko. Lokanoj, precipe tiuj, kiuj estis translokitaj el neloĝeblaj regionoj, ĝuas pli bonan publikan servon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin