Liaoning: "tri antaŭenpuŝoj" gvidas prosperigon

(GMT+08:00) 2019-02-28 09:54:58     Redaktoro:邱杰明

Xu Qiang estas reprezentanto por la Nacia Popola Kongreso. Li estas laboranto de ŝtata entrepreno. Li laboras en la Blovmaŝina Grupo Shenyang, kaj la grupo deficitis dum 3 jaroj. La grupo eliris el la malfacila situacio per novaj sciencoj kaj teknikoj. Xu interparolis kun prezidanto Xi dum sesio de la Nacia Popola Kongreso en la 7a de marto, 2017. Li diris, ke nun la grupo ne havas sufiĉajn laborantojn, ĉar homoj ne volas fariĝi laboristoj. Prezidanto Xi respondis al li, ke laboristoj faris grandan kontribuon al la lando en ĉiu epoko, kion la lando neniam forgesos.

En la sekvaj kelkaj tagoj, Xu kaj liaj kolegoj eksciis pri la nova politiko. Li diris, ke la Ŝtata Konsilio adoptis novan politikon por akceli la konstruadon de la grupo de industriaj laboristoj kaj la lernadon de laboristoj. Li tre ĝojis.


Yi Hongli, vicdirektoro de la teknologia departemento de la Blovmaŝina Grupo Shenyang, diris, ke prezidanto Xi aldonis, ke la kernaj teknologioj estas neaĉeteblaj, sed Ĉinio devas posedi ilin, kaj la registaro neniam starigis plafonon por la investo en teknologia novigado .

Wei Haijun, directoro de la Grupo de Nordorienta Farmacio, diris, ke sub la situacio de tutmondiĝo, la grupo restas malforta en konkurencado kun fremdlandaj entreprenoj kaj devas akomodiĝi al la merkato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin