Ŝanhajo: persisti en reformadon kaj malfermon

(GMT+08:00) 2019-02-28 09:54:58     Redaktoro:邱杰明

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris dum la grupa diskuto de la ŝanhaja delegacio por la du politikaj sesioj en 2017, ke la pordo de Ĉinio ne estos fermita, kaj Ĉinio devas sin malfermi ĉiuflanke al la ekstero kaj antaŭenpuŝi liberaligon kaj faciligon de komerco kaj investado.

Elon Musk, ĝenerala direktoro de Tesla, diris, la ŝanhaja supera fabriko ne povus disvolviĝi rapide sen la subteno de la regiona registaro. Tiu ĉi fabriko estos unu el la plej bonaj fabrikoj.

Chen Jie, vicdirektoro de la Ŝanhaja Lingang-a Administra Komitato, diris, ke la regiono Lingang pligrandigos la amplekson de malfermo al la akstero, kio estas la postulo de prezidanto Xi pri la ĉina ekonomio. La pordo de Ĉinio ĉiam estas malfermita. Por la regiono Lingang, ili devas enkonduki la fremlandajn entreprenojn kaj investojn. Dum la procezo de la kunlaborado kaj konkurencado, ĉinaj entreprenoj povos disvolviĝi rapide.


Ulrich Spiesshofer, vicdirectoro de la Grupo ABB, diris, ke ABB havas la ŝanco por enkonduki aŭtomatikan teknologion kaj artefaritan intelekton en ŝanhajo, kio hlpos Ŝanhajon fariĝi la gvidanto en la monda aŭtomatika kampo.


Zhang Suxin, partia sekretario de la Grupo Honghua en Ŝanhajo, diris, ke prezidanto Xi zorgis pri la disvolviĝo de integra cirkvito. Li petis ilin fari progreson en la kampoj de sendependaj rajtoj pri intelekta proprieto kaj nova patento. Li aldonis, ke ili devas multe enmeti monon pri novigo kaj akceli teknikon kaj kapablon.


Ma Chunlei, vicsekretario de ŝanhaja registaro, diris, ke ili devas firme memori la spiriton de la parolado de prezidanto Xi, kaj turni la spiriton en forton por la disvolvado.


Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin