Anhui: starigi ekzemplon de laborstilo kaj profundigi reformon por disvolvado

(GMT+08:00) 2019-02-28 09:54:58     Redaktoro:邱杰明

4000 homoj ricevis dividendon de vilaĝa kolektiva ekonomio po 520 juanoj antaŭ nelonge en la vilaĝo Xiaogang, Anhui-provinco. Ili diris, ke danke al profundigo de la vilaĝa reformo, la kolektiva ekonomio de la vilaĝo Xiaogang kalkuliĝis al 10 milionoj da juanoj.

Li Jinzhu, la unua sekretario de la partia komitato de la vilaĝo Xiaogang, diris, ke la vilaĝo Xiaogang efektiviĝis la postulon de prezidanto Xi en la lastaj jaroj, profundigis la reformon kaj disvolvis industrion, kaj tiel vilaĝa kolektiva ekonomio grandiĝis, kaj la vilaĝanoj efeltive profitis de la reformo.

Prezidanto Xi emfazis la postulon de "tri striktigoj kaj tri honestecoj" dum la grupa diskuto de la Anhui-a delegacio por la sesio de la Nacia Popola Kongreso en 2017. Dum la pasintaj 5 jaroj, kadroj lernis kaj komprenis la postulon. Ili starigis bonajn ekzemplojn per siaj kondutoj.

Post la ĉina novjaro, la provinco Anhui fiksis 14 celojn kaj lanĉis novajn regulojn. Dum la venontaj 3 monatoj, ĝi kondukos kampanjon kontraŭ formalismo kaj burokratismo.

Dum la pasintaj 5 jaroj, la provinco Anhui difinis kaj antaŭenpuŝis 817 taskojn en socia regado, disciplinkontrolado kaj aliaj 8 kampoj. En 2018, la malneta provinca produkto de Anhui unuafoje superis 3 000 miliardojn da juanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin