Jilin: disvolvi modernan agrikulturon kaj ekologian medion por pliboniĝo

(GMT+08:00) 2019-02-28 09:54:58     Redaktoro:邱杰明
Prezidanto Xi diris dum la grupa diskuto de la Jilin-provinca delegacio por la du politikaj sesioj en 2015, ke la disvolvado de moderna agrikulturo devas esti akcelata. Xi postulis, ke la provinco efektivigu ĉiujn lanĉitajn politikojn por ke la popolo vere profitu de la ŝanĝiĝoj.

Post la ĉina novjaro, la provinco Jilin ĉiuflanke efektivigis la planon "la jaro de konstruado kaj disvolvado". Antaŭ la jaro 2020, ĉefaj regionoj de la provinco Jilin realigos modernan agrikulturon.

Ren Qibiao, esploristo de la departemento de la provinca moderna agrikulturo, diris, ke la provinco Jilin havas la avantaĝon kaj karakterizaĵon de agrikulturo. Ili devas plene elvolvi siajn avantaĝojn, kaj samtempe koncentri energion al plibonigo de malfortaĵoj.

Moderna agrikulturo bezonas novtipajn profesiajn kamparanojn. Almenaŭ 6 000 kamparanoj lernis en evoluintaj provincoj kaj landoj sub la subteno de la provinco Jilin en sinsekvaj 3 jaroj, kaj ankaŭ trejnadoj en la provinco profitigis ĉirkaŭ 100 mil kamparanojn.

Cai xue, profesia kamparano en la urbo Shulan, Jilin-provinco, diris, ke dum la procezo de lernado de moderna agrikulturo en Japanio, Koreo kaj la Eŭropa Unio, ŝi vidis, ke grandskalaj mekanizitaj kooperativoj estas pli konkurenckapablaj sur la merkaton de agrikulturaj produktoj.

En la venontaj kelkaj jaroj, Jilin faros sin granda provinco de prilaborado de agrikulturaj produktoj kaj nutraĵa industrio per integriĝo de la unua, dua kaj tria industrioj, kaj rapidigos siajn paŝojn de la transformiĝo de bona ekomedio al turismo de verda industrio por turni sin en grandan provincon de ekologia turismno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin