Jiangxi: disvolvi ekologian medion kaj disvolvi reginojn de malnovaj revoluciaj bazoj

(GMT+08:00) 2019-02-28 09:54:57     Redaktoro:邱杰明

Prezidanto Xi diris dum la grupa diskuto de la Jiangxi-a provinca delegacio por la du politikaj sesioj en 2015, ke homoj en regionoj de malnovaj revoluciaj bazoj ne devas esti postlasitaj dum la procezo de konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. Samtempe, prezidanto Xi postulis, ke la provinco Jiangxi protektu la ekologian medion kiel la okulojn kaj traktas ĝin kiel vivon.

Post la ĉina novjaro, la provinco Jiangxi lanĉis la planon de 2019, ke 400 mil homoj sin liberigos el malriĉeco. Ses ŝtatnivelaj malriĉaj gubernioj kaj unu provincnivela malriĉa gubernio ne estos plu en la listo de malriĉeco.

Gong Liangbao, direktoro de la departemento de leĝoj kaj regularoj en la provinca oficejo pri mildigo de malriĉeco, diris, ke la nombro de malriĉuloj en la tuta provinco malkreskis de 2 milionoj en 2015 ĝis 510 mil en 2018. La nombro de malriĉaj vilaĝoj reduktiĝis de 3 058 ĝis 2 671.

Prezidanto Xi ankaŭ donas gandan gravecon al la ekologia medio en la provinco Jiangxi. Dum la du politikaj sesioj, Xi diris, ke la ekologia medio estas popola vivoteno; verdaj montoj reflektas belecon kaj blua ĉielo estas feliĉo. La provinco Jiangxi devas protekti la ekologian medion kiel la okulojn kaj traktas ĝin kiel vivon.

En la lastaj jaroj, la kvalito de la ekologia medio pliboniĝis evidente. La denseco de PM 2,5 reduktiĝis je pli ol 20% inter 2015 kaj 2018. La proporcio de surfaca bonkvalita akvo atingis 92% en la provinco Jiangxi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin