Sichuan: klarigi respondecon kaj politikon por mildigo de malriĉeco

(GMT+08:00) 2019-03-01 14:52:54     Redaktoro:邱杰明
Prezidanto Xi diris dum la grupa diskuto de Sichuan-provinca delegacio por la sesio dum la Nacia Popola Kongreso en la 8a de marto, 2017, ke la provinco Sichuan devas firme venki la batalon de mildigo de malriĉeco. La malfaciloj kreskas kun la progreso de la batalo. La respondeco kaj la politikoj devas esti klarigitaj.

En la lastaj kelkaj tagoj, la rezulto de mildigo de malriĉeco en la provinco Sichuan estis publikigita. En la jaro 2018, miliono kaj 40 miloj da homoj liberigis sin el malriĉeco. 3 513 vilaĝoj ne estis plu en la listo de malriĉeco.

Por efektivigi la postulon de prezidanto Xi, la provinco, kiu havas 11 501 malriĉajn vilaĝojn, lanĉis 22 politikojn, inkluzive de baza konstruado, edukado, instruado kaj aliaj kampoj, kaj instalis unu oficiston pri kontakto, unu helpan unuon, unu laborgrupon, unu unuan sekretarion de la vilaĝa partia komitato kaj unu agrikulturan teknikiston por ĉiu malriĉa vilaĝo.

La vilaĝo Huopu estas en la ekstreme malriĉa regiono en Sichuan. Surbaze de la kultivado de terpomo, la vilaĝo konstruis fungplantejon okupantan la areon de 20 mu-oj. Ĉi-jare la enspezoj kalkuliĝos al pli ol miliono da juanoj.

Jilecizi, menbro de la vilaĝo Huopo, diris, ke nun ili havas monrimedojn por aĉeti novajn meblojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin