Membro de Nacia Komitato de ĈPPKK proponas starigon de Tago de Ekologia Civilizacio

(GMT+08:00) 2019-03-02 16:32:10     Redaktoro:Zhao

Antaŭ la okazigo de la jara sesio de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) Shi Ke, prezidanto de la Scienc-Teknologia Asocio de la Provinco Jiangxi kaj membro de la Nacia Komitato de la ĈPPKK akceptis intervjuon de raportisto de Ĉina Radio Internacia kaj diris, ke li proponas, ke Ĉinio starigu Tagon de Ekologia Civilizacio kun la celoj solvi ekologian demandon en la procezo de disvolvado kaj garantii realigon de finkonstruado de bonhava socio, inkluzive de plenumado de la strategio pri ekologia civilizacio.

En 2016 la provinco Jiangxi, kune kun la provincoj Fujian kaj Guizhou, estis elektitaj kiel la unuaj eksperimentaj regionoj de konstruado de ekologia civilizacio. Kiel komitatano veninta el la provinco Jiangxi, Shi faris esploradon kaj trovis, ke kvankam nia lando jam levis konstruadon de ekologia civilizacio al strategia alto, tamen mankas ankoraŭ sufiĉa propagando. Li do esperas, ke per starigo de Tago de Ekologia Civilizacio la koncepto de ekologia civilizacio penetriĝos en ĉiujn kampojn de la disvolvado de ekonomio kaj socio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin