"Zono kaj Vojo" alportas disvolvon kaj esperon al koncernaj landoj

(GMT+08:00) 2019-03-02 18:09:49     Redaktoro:Zhao

Sabate en Pekino Guo Weimin, proparolanto por la 2-a plena sesio de la 13-a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), diris, ke ekde sia elmeto la iniciato Zono kaj Vojo ricevis aktivan reeĥon de diversaj landoj. Ĝis la fino de la pasinta jaro pli ol 100 landoj kaj internaciaj organizoj aktive subtenis al kaj partoprenis en la konstruado de la Zono kaj Vojo. Granda kvanto da gravaj projektoj akcelis la disvolvadon de la loka ekonomio kaj estis bonvenigataj de pli kaj pli multaj landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo.

Tion esprimis Guo Weimin en la unua gazetara konferenco de la 2-a plena sesio de la 13-a Nacia Komitato de la ĈPPKK.

Li emfazis, ke tio, kion Ĉinio iniciatis, estas la silkvoja spirito de paco, kunlaboro, malfermo, inkluzivemo, reciproka lernado, reciproka profito kaj kungajno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin