Ĉina plej alta politika konsultiĝa instanco komencis jaran sesion

(GMT+08:00) 2019-03-03 15:25:15     Redaktoro:Yu

Dimanĉe posttagmeze en Pekino, la plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio komencis sian jaran sesion, levante la kurtenon de la ŝlosila sezono en la politika kalendaro de Ĉinio.

Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestis la malferman kunvenon en la Granda Popola Halo. Wang Yang, prezidanto de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), faris laborraporton al pli ol 2 000 politikaj konsilistoj en la sesio.

Wang laŭdis la laboron de la politika konsultiĝa instanco en la lasta jaro, dirante, ke novaj progresoj estis faritaj sub la forta gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun Kamarado Xi Jinping ĉe ĝia kerno. Li diris, "Ni donis plenan ludadon al la rolo de la ĈPPKK kiel instanco dediĉita al konsiliĝo kaj efektivigis nian duoblan respondecon doni sugestojn kaj starigi konsenton."

Dum la pasinta jaro, la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la ĈPPKK fokusiĝis pri la centraj taskoj de la Partio kaj lando kaj plenumis siajn devojn kun devontigo al serĉado de unueco kaj demokratio.

Wang aldonis, ke politikaj konsilistoj efektivigis konsiliĝojn kun fokuso pri la tri gravaj bataloj kontraŭ latenta risko, malriĉeco kaj poluado kaj pri akcelado de altkvalita disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin