Okazis prepara kunveno de jarsesio de Nacia Popola Kongreso

(GMT+08:00) 2019-03-04 13:04:05     Redaktoro:Li
Lunde matene en la Granda Popola Halo en Pekino okazis la prepara kunveno de la 2a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio. Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, prezidis la kunvenon. La kunveno elektis prezidion kaj ĝeneralan sekretarion de la 2a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, kaj adoptis la tagordon de la sesio.

Li deklaris, ke la 5an de marto malfermiĝos la 2a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, kaj ĉiuj preparoj estas finitaj.

La prezidio de la sesio havas 176 membrojn, kaj Wang Chen estis elektita kiel ĝenerala sekretario de la sesio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin