Chongqing: observi la disciplinon por profitigi la popolon

(GMT+08:00) 2019-03-04 15:05:15     Redaktoro:邱杰明

Prezidanto Xi diris dum la grupa diskuto de la delegacio de la municipo Chongqing por la du politikaj sesioj en la 10a de marto, 2018, ke li esperas, ke la ĉiuj kadroj unuiĝos kaj akcelos la disvolvadon de ekologia medio. Gvidaj kadroj de ĉiuj niveloj de Chongqing efektivigis la postulon de prezidanto Xi.

Post la ĉina novjaro, la unua kunveno estis pri taŭga aranĝo de la monto Jinyun en la distrikto Beibei de Chongqing.

Lv Yuchun, direktoro de la oficejo pri traktado de kontraŭleĝaj konstruaĵoj en la distrikto, diris, ke laŭ la postulo de prezidanto Xi, ili ekzamenis ĉiujn kamparajn domojn, kiuj tuŝas 1 987 kazojn rilatajn al kontraŭleĝaj konstruaĵoj.

205 problemoj estis trovitaj en la unua ekzameno kaj 198 problemoj estis solvitaj. Loĝantoj estas kontentaj pri tio.

Prezidanto Xi diris dum la grupa diskuto de la Chongqing-a delegacio por la du politikaj sesioj en la 10a de marto, 2018, ke la politika medio, kiu estas facile poluita, estas kiel la ekologia medio. Kadroj devas observi la disciplinon kaj la leĝon.

Ma Shanxiang, reprezentanto por la Nacia Popola Kongreso, diris, ke li memoras la paroladon de prezidanto Xi pri regado per virto. Ili efektivigis la postulon de prezidanto Xi, kaj laboris inter la amasoj per nova rimedo. Ili donas pli grandan gravecon al la morala forto en sia laboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin