Kun voĉoj de popolanoj reprezentantoj de NPK partoprenas en la Kongreso

(GMT+08:00) 2019-03-05 08:51:28     Redaktoro:Ĝoja

Nun en Ĉinio funkcias la dua sesio de la 13-a Nacia Popola Kongreso kaj la dua sesio de la 13-a Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco. Intervjuate reprezentantoj de NPK diris, ke ili atentas konstruadon de baznivela kuracado, eliminon de malriĉeco kaj aliajn problemojn strikte rilatajn al vivo de popolanoj. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton:

La kuranta jaro estas la 70-a datreveno de la fondo de Ĉina Popola Respubliko, ankaŭ la ŝlosila jaro por ĉiuflanke finkonstrui bonstatan socion. Ĉinoj alfrontas serion da novaj taskoj kaj defioj, kiel reordigon de ekonomia strukturo kaj maljuniĝon de loĝantaro, kiuj estas atentataj de popolamasoj kaj ankaŭ de reprezentantoj de NPK. Chen Wei, reprezentanto de NPK kaj estro de savcentro por seriozaj malsanoj sub popola hospitalo en kvartalo Kecheng de urbo Guzhou de la provinco Zhejiang, sciigis raportiston, ke ŝi atentas ĉefe pliigon de "nemateriala forto" de bazaj hospitaloj. Ŝi diris:

"Ĉinio pliigas investon por konstruaĵoj de bazaj hospitaloj, sed mankas nemateriala forto, precipe necesas pliigi kapablojn de kuracistoj en la kamparo. Kaj ni devas pensi kiel kontentigi bezonojn de popolamasoj."

Zhu Youyong, reprezentanto de NPK kaj akademiano de Ĉina Akademio de Inĝenierio. Antaŭ pli ol dek jaroj li restis kelkan tempon en aŭtonoma lahu-nacieca gubernio Lancang de la provinco Yunnan kaj man-en-mane instruis lokanojn planti terpomojn kaj legomojn. Zhu Youyong diris, ke en la jaro 2019 li daŭre atentos la liberigon de ĉi-lokanoj el malriĉeco. Li diris:

"Ni celas ne nur eliminon el malriĉeco, sed ankaŭ riĉigon de homoj. El lokaj resursoj oni faros komercaĵojn por ke lokanoj havu pli multe da enspezoj."

La du sesioj estas grandaj aferoj por ĉinoj en ĉiu jaro kaj ĉiu temo rilata al vivo de popolanoj estas sufiĉe pridiskutataj. ĉinoj havas proprajn esperojn: plibonigon de edukado, vivtenado al maljunuloj, plibeligon de la medio ktp. Surstrate raportistoj renkontiĝis kun kelkaj personoj, kaj ili esprimis proprajn esperojn.

"Ni planas naski la duan bebon. Ĉar mi, same kiel edzino, estas solulo en de la familio kaj estonte ni vivtenos du infanojn kaj zorgos pri kvar maljunuloj, tial ni atentas ŝanĝiĝon de politikoj pri edukado kaj pri vivtenado de maljunuloj. Ni esperas, ke la ŝtato pluapaŝe plilongigos ripozan tempon de akuŝintinoj kaj perfektigos garantian sistemon por lernado de infanoj kaj vivteno de maljunuloj."

"Mi baldaŭ emeritiĝos, tial mi zorgas pri emerita salajro."

"Mi atentas medion kaj esperas plibonigon de nia medio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin