Ĉinio plenumis ĉefan celon de ekonimia kaj socia kresko en 2018

(GMT+08:00) 2019-03-05 09:48:58     Redaktoro:Li

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde matene, kiam li faris la raporton pri la registara laboro en la dua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, ke la jaro 2018 estis la unua ofic-jaro de la nuna registaro, kvankam Ĉinio alfrontis severan situacion, tamen Ĉinio bone plenumis la jaran ĉefcelon de ekonomia kaj socia kresko.

En la jaro 2018 la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 6,6%, kaj la totala kvanto superis 90 duilionojn da juanoj. 13,61 milionoj da novaj laborpostenoj estis liveritaj, 13,86 milionoj da kamapranoj estis liberigitaj el malriĉeco, kaj la pokapa disponebla enspezo efektive kreskis je 6,5%.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin